Sennoma uzanto
sen resumo de redaktoj
Blahma (diskuto | kontribuoj) (→Kiu/Kiam: Kreado kaj Evoluo de WikiTrans: GrammarSoft ne respondecas pri la vikipedia interfaco (tiu estas kreata de E@I); indus aldoni ligilon al detalaj informoj pri la aludata esploro, por aspekti pli fidinda) |
Neniu resumo de redakto |
||
* Kia estas la kvalito de maŝintradukado ĝenerale, kaj de GramTrans (uzata por WikiTrans) ĝenerale?
** Ekzistas granda diferenco inter statistika sistemo kiel tiu de Google kaj lingvistika sistemo kiel GramTrans, kiu uzas vortarojn kaj kuntekstajn disambiguigo-regulojn. Statistika sistemo taŭgas por rapide lerni verŝajnajn tradukojn el grandaj 2-lingvaj korpusoj (tekstkolektoj), sed ĝi havas kvalitolimon, ĉar ĝi ĝuste devas obei oftecodecidojn por funkcii. Pli kreivaj, maloftaj kaj fleksiaj vortformoj kaj vario en frazkonstruo estas problemo por ĝi. Kontraŭe, regulbazita sistemo eklernas pli malrapide, sed ne havas kvalitolimon: Ĉiam eblas korekti erarojn per specifaj regulŝanĝoj.
** La kvalito de eĉ ne-reviziitaj WikiTrans-tradukoj etas ĝenerale tia, ke eblas glate legi ilin, kaj kompreni eventualajn erarojn el la konteksto, sen konsulto de la originalo. Ĉe supraĵa aŭ parta legado, homoj sen antaŭa averto ofte ne rimarkas ke temas pri maŝintradukado.
** Unu kvalitmezurilo estas ĝuste la facileco per kiu eblas revizii WikiTrans-artikolon. Por sperta reviziisto kun bona kono de Esperanto, kiu alkutimiĝis al tia laboro, testo montris ke eblas revizii ĝis 6 malgrandajn artikolojn hore. Ĉar kutime eraroj estas tiom malgravaj ke eblas korekti ilin el la cellingva kunteksto, eĉ sen konsulti la anglan originalon, eblus teori revizii sen, aŭ kun nur pasiva kono de la angla.
* Kiom granda estas la esperanta WikiTrans
** Ĝi estas ekzakte same granda kiel la angla Vikipedio, do 4,5 milionoj da artikoloj, same kiel ĉiuj aliaj Vikipedioj kune (?). Kaj pro la konstanta plutradukado, WikiTrans ankaŭ ĉiam restos same granda kiel la angla Vikipedio.Ĝi estas ekzakte same granda kiel la angla Vikipedio, do 4,5 milionoj da artikoloj, same kiel ĉiuj aliaj Vikipedioj kune (?). Kaj pro la konstanta plutradukado, WikiTrans ankaŭ ĉiam restos same granda kiel la angla Vikipedio.
* Kio estas la rilato inter esperanta WikiTrans kaj la originala esperanta Vikipedio?
** Grava diferenco estas ke WikiTrans mem daŭre aŭtomate aktualiĝas el la angla Vikipedio, sekvante ties aldonojn kaj pliboniĝojn en taga ĝis semajna ritmo, dum la originala esperanta Vikipedio kreskas per homa laboro, sen aŭtomatismoj pri aktualeco.
** WikiTrans suplementas la originalan Vikipedion, kie ĉi-lasta (ankoraŭ) havas truojn. Se do serĉvorto ne estas trovata, la originala Vikipedio pluligas al WikiTrans. Kromo WikiTrans povas oferti plian profundecon en kazoj kie la originala artikolo estas malgranda.
** Ekzistas facila strukturo, alirebla en la serĉinterfaco de Vikipedio, por revizii WikiTrans-artikolon kaj aldoni ĝin al la originala Vikipedio.
** La organizantoj de WikiTrans kaj de la originala Vikipedio kunlaboras. Ekzemple pri formatoj kaj interfacoj, sed ankaŭ praktike organizante traduklaborejojn, kiel tiu de 1-5 Majo 2013 ĉe E@I en Pártizanske.
=== Kial: Motivoj por WikiTrans ===
* Ĉu WikiTrans ne simple eĉ pli fortigas la pozicion de la angla kiel ĉefa/sola vehiklo de internacia komunikado? Ĉu oni ne evitu traduki el la angla por ne doni al ĝi internacian statuson?
** La internacia statuso de la angla jam estas fakto, sed ĝi ne tiom diferencas de la statuso de siatempe la franca, aŭ de la Latina en la science kaj religia eŭropa mondo dum plejparto de la lasta jarmilo. Sed tradukoj ĝenerale fortigas la lingvojn al kiuj oni tradukas pli ol tiujn el kiuj oni tradukas. Kiam Luther tradukis la biblion, tio ne fortigis la Latinan, sed la aliajn lingvojn, kaj tiuj tradukoj evoluigis kaj stabiligis la (skriban) formon de tiuj lingvoj, simile al ebla lingva-vortara influo de WikiTrans nun. Kompreneble necesas ankaŭ verki originale, sed ne simple por duobligi laboron jam faritan en alia lingvo.
* Ĉu WikiTrans diluas la esperantan interreton? Ĉu ĝi venenigas Google-serĉojn?
** Jes, kompreneble - temas pri giganta fonto de esperantaj tekstoj. La demando estas ĉu tio estas bona aŭ malbona. Efektive dependas de la kvalito de la tradukoj, kaj ĉu oni serĉas por trovi informojn aŭ por studi Esperanton kiel originalan lingvon. Simila problemo ekzistas por multaj malgrandaj lingvoj. Sed tute konkrete, se vi volas studi la evoluon kaj lingvouzon de Esperanto sen inkludi WikiTrans, simple aldonu -site:wikitrans.net al via Google-serĉo
* Kiel mi povas helpi al WikiTrans?
** Vi povas helpi multmaniere. Unue, vi povas revizii WikiTrans-artikolojn kaj enmeti ilin en la originalan Esperanto-Vikipedion. Tio kaj helpas al la traduksistemo, kiu povas lerni el viaj korektoj, kaj al Vikipedio mem. Due, vi povas rekte kontribui al la vortaro, en nia vortara interfaco. Trie, kompreneble, vi povas helpi per reklamado aŭ donacoj.
* Kiel mi praktike ekuzu la sistemon por krei/plibonigi artikolojn en la origi nala esperanta Vikipedio?
* Ĉu WikTrans ekzistas/ekzistos kun aliaj fontlingvoj aŭ aliaj cellingvoj?
** La el-angla analiza parto de la sistemo, do la unulingvaj anglaj vortaroj kaj gramatikoj, estas reuzeblaj en aliaj lingvoparoj, kaj ni planas krei angla-danan WikiTrans estonte, sekvatan de interskandinavaj WikiTrans'oj.
|