'''QWERTY''' (elparolata ''kŭerti'') estas nomo de la plej ofte uzata speco de [[komputilo|komputila]] [[klavarfasono]]. La nomo venas de la literoj de la ses klavoj je la supra, maldekstra parto de la aboca klavaro - {{Klavo|[[Q]]}} {{Klavo|[[W]]}} {{Klavo|[[E]]}} {{Klavo|[[R]]}} {{Klavo|[[T]]}} {{Klavo|[[Y]]}}:
<pre>
q w e r t y u i o p [ ]
a s d f g h j k l ; '
z x c v b n m , . /
</pre>
<pre>
Q W E R T Y U I O P { }
A S D F G H J K L : "
Z X C V B N M < > ?
</pre>
La punkciiloj ktp povas varii. La klavaro QWERTY estis desegnita por eviti ŝtopiĝon pro samtempa uzado de apudaj klavoj dum la epoko de la maŝinskribilo.
Oftaj variaĵoj de QWERTY estas [[AZERTY]], uzata en [[Francio]], kaj [[QWERTZ]], uzata en [[Germanio]].
En [[Slovakio]] oni iam interŝanĝas literojn "y" kaj "z" (kaj ankaŭ "Y" kaj "Z") kaj anstataŭ "[" "]" ";" "'" estas specialaj literoj de la lingvo.
Alia ne malofta klavaro estas la [[Klavaro Dvorak|klavaro simpligita de Dvorak]], intencita por esti pli efika por [[angla lingvo|angla]] teksto.
== Esperanta QWERTY (ŜĴERTĜ) ==
Iuj komputiloj [[linukso|linuksaj]] uzas normalan klavaron, kun iuj klavoj de la neesperantaj literoj por la specialaj esperantaj literoj.