Sklaveco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 37:
En [[antikva Grekio]], kulture evoluinta, sklaveco estis grava elemento de socio. Iuj eĉ opinias, ke nur la ekzisto de sklavoj donis al la reganta klaso la libero okupiĝi pri arto kaj filozofio aŭ pri kreado de efika armeo<ref name="ursulacliff">{{Citaĵo el la reto | url = http://cliojournal.wikispaces.com/Slavery+in+Ancient+Greece | titolo = Slavery in Ancient Greece | alirdato = 2012-12-15 || aŭtoro = Ursula Cliff | jaro = 2009 | formato = HTML | verko = | eldonisto = Clio | paĝoj = | lingvo = {{en}}}}</ref>.
 
Oni taksis, ke en [[-435|&minus;435]] la urbo-ŝtato ''(polis)'' [[Ateno]] havis inter 250.000 kaj 300.000 loĝantojn, el kiuj 100.000 estis sklavoj<ref>{{citaĵo de libro |familinomo= Scheidel |personnomo= Walter | kunaŭtoroj=Ian Morris, Richard P. Saller |titolo= The Cambridge Economic History of the Greco-Roman World |eldoninto= Cambridge University Press |jaro= 2007 }}</ref>. Sklavoj laboris ne nur en hejmoj (inter unu kaj 20 en ĉiu bonklasa hejmo) kaj agrokulturo, sed ankaŭ en [[minejo]]j (pri [[fero]] kaj [[arĝento]]). La [[Homero|homeraj]] eposoj [[Iliado]] kaj [[Odiseado]] priskribas la kaptadon de sklavoj dum milito; poste aldoniĝis sklavkomerco kun alilandaj komercistoj.<ref>Laŭ la Grekoj sklaveco estis institucio “naturjura”; por la romianoj, male, la homo ne estis sklavo pro natura leĝo, sed tia li povis fariĝi se la ŝtataj leĝo tion altrudus. Pro tio la sklavo en Romo povis esti liberigita kaj akiri la roman civitanecon.</ref>
 
En [[Sparto]] la sklavoj (helotoj) ludis pli gravan nombran rolon; laŭ taksoj iam estis 20 sklavoj por ĉiu sparta civitano<ref name="ursulacliff"/>. Sklavoj servis precipe en agrokulturo kaj kiel soldatoj. Pro tio necesis severa administra strukturo por eviti ribelojn. Mezume la kondiĉoj de sklavo en Sparto estis pli malbonaj ol en Ateno<ref name="ursulacliff"/>.