La Tradukisto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kriseir (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kriseir (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
----
'''La Tradukisto''', estas islanda traduko-revueto. La unua numero estis eldonita la 12-an de marto en la jaro 1989 je la centjariĝo de la verkisto kaj esperantisto Þórbergur Þórðarson kaj la revuo estas dediĝita al li. La Tradukisto estas dulingva revuo. Proksimume du trionoj enhavas islandan literaturon tradukitan en Esperanton kaj unu triono literaturon tradukitan el Esperanto en la islandan. La Tradukisto estas la unusola islanda revuo en kiu ekskluzive aperas tradukita literaturo. La revuo estas eldonita en Laugarvatn kaj Hilmar Bragason prizorgas ĝian distribuadon. En ĉiu jaro aperas tri numeroj de La Tradukisto. Nun en marto 2006 aperis la 52-a numero kiu estas la unua numero de la 18-a jarkolekto. La revuo havas 24 paĝojn krom la kovrilo. La plej multaj abonantoj estas Islandanoj sed lastatempe ĝia eksterlandaj abonantoj plimultiĝis kaj nun La Tradukisto havas abonantojn en 24 landoj ekster Islando. Vidu hejmpaĝon de La Tradukisto: http://www.latradukisto.tk/