Ŝablono-Diskuto:Informkesto libro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Ĉu tiu ĉi ŝablono servas nur por esperantaj libroj aŭ por ĉiuj libroj ĝenerale? {{petro}} 20:36, 26. Jan 2008 (UTC)
 
:Saluton, Petro. Kvankam vi ne plu kunverkas, mi emus respondi. Laŭ mia penso ĝi estu ĝenerala ŝablono. Do, Kerio tro urĝe alinomis ĝin. Kore --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 15:09, 14. Apr 2009 (UTC)
 
::Ĉu ne pli bone estus verki ĝeneralan ŝablonon kaj ankaŭ specialan ŝablonon por esperantan libron? Ĉar en la nuna ŝablono mankas loko por orginala lingvo, ĉu tradukita, se jes tadukista nomo, kvanto de tradukoj, eldonisto de esperanta traduko ktp.? --[[Uzanto:Arkadiusz Zychewicz|Arkadiusz Zychewicz]] 07:41, 16. Jan 2011 (UTC)
 
:::Saluton, Arkadiusz. Mi jam provis iniciati kunfandigon de la koncernaj ŝablonoj kaj kelkaj aliaj eĉ subtenis tion, sed ĝis nun nenio okazis krom kreado de {{ŝ|Informkesto Libro}}. Sed sekvontsemajne mi verŝajne havos pli da tempo por okupiĝi pri tio. Ĉu bone? Amike --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 16:27, 16. Jan 2011 (UTC)
 
:::: Kompreneble, ke bone. mi provis uzi la {{ŝ|Informkesto libro}}, kiuj aldirektis min ĉi tie. Do mi ekpensis ke ne ekzistas ĝenerala ŝablono por libroj. Mi pensas ke pli bone estus ke {{ŝ|Informkesto libro}} kaj {{ŝ|Informkesto Libro}} estus unu ŝablono kaj estus aparta ŝablono por esperantaj libroj. Mi atendos vian agon, proponojn ktp. :-) --[[Uzanto:Arkadiusz Zychewicz|Arkadiusz Zychewicz]] 21:46, 17. Jan 2011 (UTC)
 
::::: Arkadiusz tute pravas, ke {{ŝ|Informkesto libro}} kaj {{ŝ|Informkesto Libro}} estu unu ŝablono (laŭ mi la baza ŝablono estu "informkesto libro", kaj "Informkesto Libro" alidirektigu tien), kaj ke tamen sencas havi apartan ŝablonon - kiel ĝis nun {{ŝ|Informkesto Esperanto-libro}} kun inter alie aŭtomata kreo de specifaj kategorioj - por esperantaj libroj. Ankaŭ mi iritiĝis, ke "informkesto libro" alidirektigis min al "informkesto Esperanto-libro", sed se uzata por nacilingva libro, la kreataj kategorioj estas tute misaj. Tial mi nun ŝovas la paĝon "Informkesto Libro" al "Informkesto libro" kun alidirektilo. Mi ĝojus, se post finprilaboro de tiu ŝablono laŭ programigo LUA, eblus uzi ĝin anstataŭ la aldona (kaj laŭ mi tute samcela) plia ŝablono {{ŝ|Informkesto Libro neesperanta}}. Por enmeto de pliaj nedevigaj parametroj al {{ŝ|Informkesto Esperanto-libro}} laŭ propono de Arkadiusz, prilaboriĝu la nuna ŝablono esperant-libra. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 21:08, 14 Maj. 2013 (UTC)
 
:Saluton, Thomas. Via ŝanĝego havas tre ĝenan kromefikon. Rigardu [[Historio de la Esperanto-grupo La Verda Stelo 1957-1982]]. Kiu korektu tion? ({{[[Dosiero:Yes check.svg|12px]] Jam farita}}. --ThomasPusch) Mi nun ne faros tion, ĉar jam estas sufiĉe malfrue. Krome unue estu interkonsento, ĉu estu unu, du aŭ tri ŝablonoj. Sen interkonsento ne havas sencon aranĝi ion.
 
:Kial restu aparta ŝablono por esperantaj libroj? Tio certe estas realigebla per iu parametro. Mi ankoraŭ ne scipovas Lua, tiel ke iuj ruzaj programoj ankoraŭ ne eblas. Sed bedaŭrinde nuntempe mi estas la sola, kiu iomete okupiĝas pri ĝi. Do, urĝa korekto per Lua ne eblos. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 21:24, 14 Maj. 2013 (UTC)
 
Reiri al la paĝo "Informkesto libro".