Ŝablono-Diskuto:Informkesto libro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 23:
:Mi jam kreis [[Ŝablono:Informkesto libro/provejo|provejan version]] de ĉi tiu ŝablono kaj [[Ŝablono:Informkesto libro/testoj|testojn]]. En la nova kodo mi jam uzas kelkajn [[Lua]]-modulojn, kiujn mi kreis ekde kelkaj semajnoj. Morgaŭ mi demandos pri la Lua-modulo por la aŭtomata kategoriigo, por superfluigi entute la apartigon de la ŝablonoj nur pro kategorioj. Kaj mi serĉos tian modulon en alilingvaj vikipedioj. Eble mi ja trovos ion taŭgan tie. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 22:25, 14 Maj. 2013 (UTC)
 
Mi longe dubis, ĉu bonas la ideo de P. Fiŝo per ŝablono aŭtomate aldoni kategoriojn pri multegaj aŭtoroj kaj eldonejoj de esperantlingva literaturo. Tamen mi komprenas lian rezonadon ke la esperantlingva vikipedio estas la plej ampleksa informkolektejo pri esperantlingva literaturo, dum pri grandaj nacilingvaj literaturoj la esperantlingva vikipedio estas nur flanka informfonto, kaj ankaŭ la vikipedio en la koncerna nacia lingvo ne estas la sola reta datumaro pri la temo. Tial ni havas pli da respondeco zorge ordigi informojn pri la esperantlingva literaturo ĉi-tie ol pri la literaturoj de aliaj lingvoj. Plene mi konsentas ke {{ŝ|informkesto libro}} estu baza informkesto pri laŭeble ĉiu libro, egale de kiu lingvo. Sed mi forte pensus ke estus troigo pri ĉiuj aŭtoroj kaj eldonejoj de ĉiuj naciaj lingvoj krei po apartan kategorion, kiel P. Fiŝo proponas por la esperantlingvaj aŭtoroj kaj eldonejoj kaj kiel faras {{ŝ|informkesto Esperanto-libro}}. Tial ŝajnas al mi sence diferencigi inter "ĝenerala" informkesto pri ĉia ajn libro, kaj pri specifa informkesto pri esperantlingva literaturo, kiu ja kreas kategoriojn pri la limigita nombro de e-lingvaj aŭtoroj kaj eldonejoj. Ĉar estis mi kiu realigis la alinomigon ke {{ŝ|informkesto libro}} temu pri ĉia libro kaj {{ŝ|informkesto Esperanto-libro}} (laŭ antaŭa paŝo de Kerio) temu pri Esperanto-libro, mi prenis la respondecon ordigi ĉiujn uzojn de la informkesto pri Esperanto-libroj tiucele, tiel ke nun ne plu estas ajnaj fuŝoj pro tio. '''Se''' troveblas bona solvo unuigi la malsamajn atendojn de ŝablonoj pri ia ajn libro kaj pri Esperanto-libro al unu tre diferencigita ŝablono, tute bone: Tiam eblas fine simple alidirektigi de {{ŝ|informkesto Esperanto-libro}} al {{ŝ|informkesto libro}}. Sed la laboro persone re-disigi tekstojn pri libroj en kaj pri Esperanto disde ĉiuj aliaj libroj (en tia disigo laŭ mi erarus roboto) estas finita... Ĉio ankaŭ en nuna stato estas en ordo: Eblas unuigi la funkciojn pri esperantlingva kaj alilingvaj literaturaĵoj al unu ŝablono, se tio elegantas kaj malkomplikas, sed ne estas '''ajna premo'''. Certe {{ŝ|Informkesto Libro neesperanta}} estu unuigata kun {{ŝ|Informkesto libro}}. Mi certas ke la LUA-kodigo povas esti helpo ankaŭ se restas malsamaj ŝablonoj {{ŝ|informkesto libro}} kaj {{ŝ|informkesto libro}}. Mi estimas la detaleman laboron de P. Fiŝo pri kolekto de datumbazo pri esperantlingva literaturo ĉi-tie, volus helpi plikompletigi tiujn informojn, kaj laŭeble ne perdigi ion el lia laboro. Persone mi pensas ke la teno de du, laŭ parametroj laŭeble similaj ŝablonoj pri e-lingva kaj alilingva literaturo donas pli da flekseblo ol meti la diversajn atendojn pri ambaŭ ŝablonoj al unu vikipedia nomspaco, kies sintakso kompreneble pli komplikiĝus pro la neceso dividi inter ambaŭ uzoj. Sed se fine simple kaj elegante eblas kunigi ĉion al unu nomspaco, mi ankaŭ kontentas. Ĉiukaze mi finis mian hodiaŭan paŝon, sen lasi ajnan malordon. --[[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 00:12, 15 Maj. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto libro".