Reformo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Reformo''' (de ''reformi'': Doni alian pli bonan formon<ref>[http://www.reta-vortaro.de/revo/ Vidu reta-vortaro.de, kapvorto „reformi“]</ref>) signifas aliformado kun la celo d...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
La vorto jam aperas en la [[biblio]] en la leteroj de [[Sankta Paŭlo]], pli malfrue ankaŭ lige kun la eklezia [[reformacio]] en la tempo de [[Martin Luther]]. La vorto „reformacio“ estas rekta deduktaĵo de la latina vorto „reformatio“, kiu en esperanto signifas „reformo“.
== Reformoj en la politiko ==
En aŭtoritataj [[reĝimo]]j [[disidento|opoziciantoj]] ofte postulas reformojn, antaŭ ol iliaj registaroj alstrebas tiujn ĉi. ''[[Glasnost]]'' kaj ''[[perestrojko]]'' simbolis la reformojn de [[Miĥail Gorbaĉov]] en [[Sovetunio]] antaŭ la kolapso de la „[[Orienta Bloko]]“ en 1989 kaj post la reformoj de la „destaliniĝo“ sub [[Nikita Ĥruŝĉov]]. En [[Ĉina Popola Respubliko]] la instalado de apartaj ekonomiaj zonoj kaj privata [[posedo]] post la morto de [[Mao Zedong]] estis ekonomiaj reformoj, kiu faris [[Ĉinujo]]n ekonomia mondpotenco.
 
Ĝenerale en la nuntempo estas konstatebla la mensogema [[Eŭfemismo|belvortuma]] misuzado de la termino ''reformo'' deflanke de de [[amaskomunikilo]]j kaj [[politikisto]]j. Tiuj ĉi nomas „reformo“ agadon, kiu havas la konsekvencon de la malpliigo aŭ eĉ nuligo de socialsubvencioj kaj entute la retiriĝon de la ŝtato aŭ de duonŝtataj institucioj el la [[ekonomio]], ekzemple per tiel nomataj „privatigoj“ (forvendado tro-malmultkosta de ŝtata propraĵo al grandaj entreprenoj).
== Referencoj ==
<references />