L'Île Atlantique: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
 
==Intrigo==
En la [[Bretonio|bretona]] insulo [[Saint-Rémy]], kiu funkcias kiel geografia metaforo, grupo de infanoj aĝaj inter 7 kaj 14 jaroj, devenantaj de tre malsimilaj familioj, de la filo de kamparano aŭ de laborulo ĝis la filo de etburĝo, vivas kaŝe aŭtonoman ekzistadon. Dum noktas, kiam ĉiuj kredas ilin endormaj, ili fuĝas elhejme por filtriĝi kaj ŝteli en domojn, urbetojn kaj proprietaĵojn. Ili ŝtelas kiel ludo, defio kaj amuziĝo; la predo gravas al ili malpli ol la ekscito provokita pro la ŝtelo.
 
Dum unu el tiaj noktaj eliroj, virino mortas pro koratako kaj alia estas murdita de sia edzo, kiu kaptas la okazon. La polico komencas esplori kaj komisaro okupiĝas pri la enketo, kiu iĝas kaptilo por la knaboj. Laŭmezure kiel tiriĝas la tagoj, la familiaj sekretoj senvualiĝas, kaj la infanoj, per iliaj ludoj, ŝajnas tre senkulpaj antaŭ la mondo de la plenkreskuloj, kiu rivelas ĝian tutan nigrecon.