Costa Brava: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
Santiago Capmany estas venezuela direktoro de kina societo kiu pasigas siajn feriojn en Hispanio. Per luinta boato, li intencas kapti kelkajn fotojn en la ĝirona marbordo (la nomata ''[[Ĝirono|Costa Brava]]'') kiel fono por estonta filmo, kiam eksplodas la enlanda milito. Eksterlanda, por eviti rektan danĝeron, li pentras grande sur sian veturilon la nomon de lia lando kaj flirtigas sur la maldekstra alo venezuelan flageton.
 
Iun matenon, dum aŭdiĝas pafadoj en la disto, belega knabo 12-jara kun kaŭstika rigardo alpaŝas al li. Nomiĝanta Juan José, li estas senpatrina infano kiu ĵus perdis sian patron, ekstremdekstra politikisto ekzekutita de la komunistoj. Allogita de la kvieteco kaj afableco deiĝantaj de Santiago, li petas helpon de li, kiu faros ĉion eblan por savi la junulon. Li prokektasprojektas helpi lin alveni al Francio perŝipe: en [[Perpinjano|Perpinjano]] loĝas onklo de la knabo kiu povos preni sur sin lian zorgadon. La aventuro komencas sur la vojo, ĉar Santiago devas unue aliri, en la ''Costa Brava'', al la vilao de unu sia venezuela sampatriano, Esteban, kiu havigos al li malgrandan motorboaton kaj ankaŭ la necesajn provizojn por la marvojaĝo.
 
La unua parto de la rakonto, dum kiu ambaŭ roluloj trapasas tempeston surmare, finiĝas per vizio meze de la nebulo: fantoma ombro de proksimiĝanta ŝipo kiu anoncas neeviteblan kolizion.
 
=== Dua parto ===
La dua parto elvolviĝas dek jarojn poste. En [[Karakaso]], la s-ro Capmany estas tre okupata. En la oficejo de sia apartamento, la foto de Juan José revenigas al li memorojn: la kolizo de Franca ŝipo, la savadon de du fuĝintoj kaj ilia akcepto en Francio. Santiago ne povis sukcesi, ke la knabo foriris kun li al Venezuelo. Iom poste, reveninta en sian landon, li kun granda doloro eksciis, per lia onklo de Perpinjano, pri la morto de Juan José, kaŭzita de fulma malsano. Santiago sukcesas, iom post iom, superi sian suferon kaj elteni la funebron.
 
== Referencoj ==