L'Île Atlantique: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:Q13257294)
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
 
==Intrigo==
En la [[Bretonio|bretona]] insulo Saint-Rémy, kiu funkcias kiel geografia metaforo, grupo de infanoj aĝaj inter 7 kaj 14 jaroj, devenantaj de tre malsimilaj socikulturaj tavoloj, deekde la filo de kamparano aŭ de laboristo ĝis la filo de etburĝo, vivas kaŝe aŭtonoman ekzistadon. Dum noktas, kiam ĉiuj kredas ilin endormaj, ili fuĝas elhejme por eniri kaj priŝteli domojn, vilaojn kaj proprietaĵojn. Ili ŝtelas kiel ludo, defio kaj amuziĝo; la predo gravas al ili malpli ol la ekscito provokita pro la ŝtelado.
 
Dum unu el tiaj noktaj eliroj, virino mortas pro koratako kaj alia estas murdita de sia edzo, kiu kaptas la okazon. La polico komencas esplori kaj komisaro ŝarĝas sin per la enketo, kiu iĝas kaptilo. Laŭmezure kiel tiriĝas la tagoj, la familiaj sekretoj senvualiĝas kaj la infanoj, per iliaj ludoj, ŝajnas tre senkulpaj antaŭ la mondo de la plenkreskuloj, kiu rivelas ĝian tutan fiecon.