Gaŭro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 46 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q174296)
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
|komunejo =
}}
La '''gaŭro''' (''Bos gaurus'') el la [[ordo]] de [[parhufuloj]] kaj [[Familio (biologio)|familio]] de [[bovedoj]] estas [[Hindomalaja ekozono|hindomalaja]] [[specio]] kiu vivas en [[Yunnan|Junan]]-provinco de [[Ĉinio]], [[Hindio]], [[Butano]], [[Nepalo]] kaj la [[Hindoĉinujo|Hindoĉina Duoninsulo]].
 
== Priskribo ==
Ĝi estas la plej granda speco de la sovaĝaj bovoj. La virgaŭro estas 3 m. longa, 2,2 m. alta kaj pli-ol-unu-tunon peza. La meznombra longeco de la gaŭrino estas 2,1 m. Ĝi havas ĝibon sur la ŝultroj, kiu etendiĝas ĝis la dorsmezo. Ĝiaj kornoj kun granda kurbiĝo longas je 60-75 cm. La gaŭro estas nigrebruna aŭ ruĝbruna, nur ĝiaj kruroj portas blankan koloron, ke ĝi aspektas, kvazaŭ ĝi estus vestita per blankaj ŝtrumpetoj.
 
== Vivmaniero ==
La gaŭroj vivas en kvietaj, senhomaj lokoj, kie prosperas arboj, abundas manĝaĵoj kaj ne mankas akvofonto. Ili vivas 5-20-ope. Ili ne havas konstantajn restadejojn. Matene kaj vespere la gaŭroj eliras serĉi manĝaĵojn, kaj tage ili sin kaŝas en la ombroj de densaj arboj por ripozi kaj remaĉadi. Herboj estas ilia ĉefa manĝaĵo, kaj bambuidoj estas aparte ŝatataj de ili. La flar- kaj aŭd-sensoj estas delikataj. Ĝenerale ili ne estas singardemaj. Surprizite, ili eligas fortan blekon. Kelkfoje ili blekas kiel hejma bovo. Malgraŭ granda kaj peza korpo, ili kuras tre rapide, kiam ili surpriziĝas. La bruo kaŭzita de kurego de gaŭra grupo povas aŭdiĝi en tre malproksima loko. La gaŭro ĝenerale ne estas feroca, sed vundite aŭ en kriza momento, ĝi fariĝas tre danĝera.
La gaŭroj plej ofte pariĝas en frosta sezono, kaj tiuj, kiuj vivas en la tropikaj zonoj, pariĝas en seka sezono. Dum la pariĝa tempo virgaŭroj faras inter si luktadon por gajni gaŭrinojn. En aŭgusto kaj septembro, la gaŭrino naskas ĉiufoje unu idon. La gravedeco daŭras 9 monatojn. Dum mamnutrado de sia ido la gaŭrino sin montras feroca kaj atakema.
 
== Vivloko ==
LaTiuj gaŭroj[[Hindomalaja ekozono|hindomalajaj]] bestoj preferas la montetajn [[MaldensarbaroDuonarbaro|malfermajn]] tropikajn arbarojn kaj la arbarsavanojn.
 
Ili troviĝas inter alie en jenaj [[ekoregiono]]j : la [[Centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj]], la [[Himalajaj subtropikaj foliarbaroj]], la [[Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo]], la [[Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj]], [[Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj]], la [[Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj]] kaj la [[Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj]].