Akvocervo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 40 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q229337)
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
|dunomo = ''Cervus unicolor''
|dunomo aŭtoritato = ([[Robert Kerr (writer)|Kerr]], 1792)
|vikispecio = Cervus unicolor
|komunejo = Cervus unicolor
}}
La '''akvocervo''' (''Cervus unicolor'') el la ordo de [[parhufuloj]] kaj familio de [[cervedoj]] estas trovebla en [[Yunnan|Junano]], [[Siĉuano]], [[Hunano]], [[Guanĝi|Gŭangŝjio]], [[Gŭangdongo]], kaj [[Tajvano]] de [[Ĉinio]], kaj ankaŭ en [[Hindio]], [[Sri-Lanko]], Hindoĉina Duoninsulo, [[Indonezio]] kaj [[Filipinoj]].
== Priskribo ==
La plenkreska akvocervo altas 1,3-1,4 metrojn kaj pezas 200-300 kilogramojn. Ĝia korpo estas bruna, la kolo, abdomeno, internaj flankoj de la kvar membroj kaj dorsa flanko de la vosto estas flavaj. Ĝi portas malhelbrunan strion de la frunto, tra la vertebraro, ĝis la vosto. Ĝi havas grandajn kaj rektajn orelojn, kun okulfrapa orbita glando.
== Vivejo kaj kutimaro ==
Tiu [[Hindomalaja ekozono|hindomalaja]] cervo vivas en [[arbaro]]j kaj [[MaldensarbaroDuonarbaro|herbejoj kun dissemitaj arboj]]. Ĝi ne havas fiksan loĝejon, malofte iras al loko malproksime de [[akvofonto]]. Kvankam ĝi estas foje videbla en frumateno aŭ vespera krepusko, ĝi tamen aktivadas, manĝas kaj trinkas ĉefe nokte. Ĝi tage ripozas en arbaro aŭ ŝirmejo. Ĝi manĝas ĉefe herbojn, precipe junajn herbojn proksime al akvofonto, kaj ankaŭ arbofoliojn, ĝermojn kaj sovaĝajn fruktojn. Iafoje ĝi manĝas plantidojn de rizo kaj batato. La akvocervo ŝatas vadi en ŝlimo tutjare, precipe antaŭ kaj dum la pariĝa tempo. Eĉ en frosta vintro, ĝi ankoraŭ ofte kuŝas en malprofunda akvo. Ĝi estas saĝa kaj singardema, havas akran flaradon kaj kuras rapide. Krom homoj, ankaŭ tigroj, leopardoj kaj ŝkaloj estas ĝiaj naturaj malamikoj. Antaŭ pariĝo la vircevo okupas spacon kaj per blekado allogas al si 6-8 cervinojn. Al la aliaj vircervoj estas malpermesite eniri tiun spacon. La vircervo vivas kune kun cervinoj nur en la pariĝa tempo. Post la pariĝa tempo, la vircervo forlasas la cervinojn kj denove komencas vivi sola. Kaj la cervinoj vivas kune kun siaj idoj.
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 31 ⟶ 32:
 
{{Portalo Animaloj}}
<!--{{Commons|Deer}}
{{Commons|Cervus unicolor}}-->
 
[[Kategorio:Cervedoj]]