Abismo ĉe Hranice: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Hranická propast''' ('''Abismo ĉe Hranice''') estas [[abismo]] nomata ankaŭ '''Macůška''', kies profundeco estas 273,6 m. Ĝi situas 0,5 km de banloko [[Teplice nad Bečvou]] kaj 2,5 km de urbo [[Hranice na Moravě]].
 
Ĝi estas la plej profunda abismo (verkontrolita ĝis profundaĵo 273,6 m) eĉ la plej profunda natura lago (verkontrolita ĝis profundaĵo 204,6 m) en [[Ĉeĥio]] kaj unu el la plej rimarkindaj karstaj aperaĵoj en [[Eŭropo]].
Linio 5:
Tri koneksaj rokmuroj, limigantaj krutan deglitaĵdeklivon, sur kiu eblas malsupreniri ĝis profundeco 69 m al surfaco de la lago de termala [[mineralakvo]] je temperaturo 15°C, kreas egan krateron de la abismo de tipo „luma truo“. La ĉefaj spacoj de la abismo krute falas sub ĝian surfacon. En profundeco 48 m sub la surfaco deflankiĝas el la ĉefa ŝakto 48 m longa fendaĵkoridoro. Sed la ĉefa ŝakto de la abismo falas plu sur tektonaj rompoj kaj fendaĵoj, unue oblikve, poste tute perpendikle ĝis ĝisnun nekonata profundaĵo.
 
Memkompreneble, ke la rokkratero kun la mineralakvo sur la fundo estis de antaŭlonge atentocentro de superstiĉoj kaj interkvereloj. Estiĝo de la abismo estis alskribata al supernaturaj fortoj. La plej malnova skribmencio devenas pri ĝi de landa kuracisto el la jaro [[1586]]. La abismo estas ankaŭ la unua karsta aperaĵo notita en ĉeĥaj mapoj kaj ĝi estas desegnita en la [[mapo]] de [[Moravio]] farita de [[Johano Amoso KOMENIOKomenio]] en la jaro [[1627]].
 
Moderna esploro, apogita je skafandristaj malsupreniroj, hidrogeologiaj, hidrokemiaj kaj hidrologiaj esploroj, komenciĝis en la 70-aj jaroj de la [[20-a jarcento]]. La plej granda profundaĵo atingita per skafandristo okazis en la jaro [[1993]] de belgo [[PAUWELSPauwels]]; ĝi estis –155 m kaj la fundo ne estis ankoraŭ atingita. Ĉar atingataj profundaĵoj estis jam ĉe limo de homaj eblecoj kaj kelkminuta restado en la plej profundaj spacoj en la praktiko ebligas neniajn esplorojn, venis en septembro de la jaro [[1995]] tekniko. Skafandristoj kaj kavernistoj de Ĉeĥa speleologia kompanio komune organizis ekspedicion, dum kiu estis en la abismon malsuprenigita teleregata subakva navigaciilo R.O.V. (Remote operatet vehicle) HYBALL. La miniatura subakva navigaciilo kun motoroj por ĉiudirekta movo, ekipita per navigaciaj aparatoj, sonarilo kaj televida kamero kun lumigo, estis per kablo telegvidata el supraĵo, kien ĝi teleportis en egan monitoron ne nur bildon, sed ĝi savis en memorilo eĉ ĉiujn navigaciajn indikojn, bezonataj por rekonstruo de la paso de l‘ abismo. La aparato dum dutaga esplorado descendis ĝis 204,5 m sub akvan surfacon, do ĝi atingis en la abismo rekordan profundaĵon 273,6 m. Ĝi haltis sur rando de malgranda plataĵo kaj ĝia kamero ekrigardis en pluan profundaĵon. Miksaĵo de falintaj arbotrunkoj kaj branĉoj haltigis ĝian pluan descendon kaj eĉ ŝajnis, ke tio malebligos revenon de la multekosta aparato reen al la supraĵo.
 
El vidplataĵo ĉe la abismo, havigita per informtabuloj, oni povas bone vidi ĝis la lago en la profundaĵo 69 m. Sed pro sekureco de personoj estas malsupreniro al ĝi fermita.