Vetingo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 32:
 
==Historio==
Sur la teritorio de Vetingo oni trovis du tombojn el la [[Neolitiko|novŝtonepoko]]. Dum la romia tempo ekzistis en Vetingo romia setlejo. Sian nomon ricevis la urbo de la alemana setlisto Veto (''Wetti'' aŭ ''Watto''), kiu loĝigis en la 6-a jarcento la forlasitan romian bienon. Longan tempon Vetingo apartenis al [[Turgovio]] kaj falis post ties dissolviĝo al [[Zurikgovio]] sub posedo de la dukoj de [[Lencburgo]]. Post la morto de la dukoj de Lencburgo ilia havaĵo falis al la [[Grafoj de Kiburgo]] kaj estis en posta epoko aĉetita de Libersinjoro Henriko la 2-a de [[Rapperswil]]. Post mirakla savo el mardanĝero Henriko la 2-a donacis Vetingon al la eklezio, kaj fondiĝis la 14-an de oktobro 1227 la [[Monaĥinejo Vetingo]]. 1415 la [[Svisa Ĵurkomunumo|Svisaj Ĵurkomunumuloj]] konkeris Argovion kaj Vetingon. Vetingo fariĝis la ĉefurbo de la argovia distrikto [[Dukejo Baden]]. 1778 la francoj konkeris Svislandon kaj en la tiama [[Helveta Respubliko]] Vetingo fariĝis komunumo de la mallongviva [[Kantono Baden]], kiu fariĝis en 1803 disktrikto de la [[Kantono Argovio]].<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1656.php ''Bruno Meier'': '' Cerentino'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2012-05-31)]</ref>
 
==Esperanto-Movado==