Internaciaj Floraj Ludoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Post la mondmilita paŭzo la konkurso daŭris kiel internacia iniciato administrata de la [[Kataluna Esperantista Federacio|kataluna esperantistaro]]. Dua paŭzo okazis inter 1928 kaj 1933, kiam la ludoj ne plu rajtis okazi pro denuncado de sinjoroj [[Rómulo Rocamora]], [[Vicente Inglada Ors|Inglada i Ors]] kaj [[Julio Mangada Rosenörn]]<ref>[[Flandra Esperantisto]], sept. 1929, p. 41.</ref>. Trian, multe pli longan paŭzon kaŭzis la [[hispana enlanda milito|civila milito]] en [[1936]].
 
Post la falo de la [[Francisco Franco|Franco]]-reĝimo [[Kataluna Esperanto-Asocio]] relanĉis la konkurson en [[1978]], en kiu en postaj jaroj kunlaboris [[LF-koop]]. En tiu ĉi nova epoko ĝi ne estis limigita al poezio, kaj la trifojaj gajnintoj de la ĉefa premio ('''Natura Floro''') ricevis la titolon de '''Florluda Majstro''': tiaj estas [[Timothy Brian Carr]], [[Bernard Golden]], [[Giorgio Silfer]] kaj [[Krys Ungar]]. Aliaj premiitoj per la Natura Floro estas [[Kris Long]], [[Aldo de' Giorgi]], [[Jiří Kořínek]], [[Váldemar Vinar]], [[José Fernández Arroyo]], [[Nicolino Rossi]], [[Pier Giorgio Soranzo]], [[Gonçalo Neves]], [[Abel Montagut]] kaj [[Miguel Fernández]].
 
La konkurso ĉesis okazi de post [[1993]], eble pro senkreditiĝo pro manipulado (vidu ĉe ''Eksteraj ligoj''). Sed ankaŭ la Floraj Ludoj en la kataluna, post la reformo de la regularo en 1992, transformiĝis al simpla festivalo de poezio.