Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Atentu nomon: nova sekcio
Linio 7:
:Mi korektis la ligilojn. Mi pensas, ke indiko al voĉlegita artikolo estas ege valora por komencantoj kaj por blindaj esperantistoj. Tial laŭ mi estas sencohava plue enmeti tiajn ligilojn. [[Vikipediisto:Uniesert|Uniesert]] 14:31, 10. Jan 2010 (UTC)
::Ĉu ankaŭ aliaj nacilingvaj vikipedioj havas paĝojn legitaj? Kiel vi diras, por komencantaj lernantoj de lingvoj aŭ por blindaj nacilingvanoj? [[Vikipediisto:Zuazua|Zuazua]] 15:18, 10. Jan 2010 (UTC)
 
== Atentu nomon ==
 
Saluton Ursula! Eble vi ne konsicas pri tio, ke vi lastatempe redaktas kiel [[Uzanto:Uniesert]], dum via uzantopaĝo plu alidirektiĝas al ne plu de vi uzata konto [[Uzanto:UNiesert]]. Se vi tiun duan forlasis, verŝajne indas agordi ankaŭ la uzantopaĝon agordi tiel, ke ĝi fizike ĉeestu sub la ĝusta nomo, ĉar la nuna plusendilo konfuzas uzantojn – kiuj ekz. facile konfuziĝas serĉante la liston de viaj kontribuoj (kiel mi ĵus nun) aŭ provante vin kontakti (ĉu per diskutpaĝo, ĉu retpoŝte). Mi trovis vian konton kaj la problemon dum reviziado de la artikolo [[Germana Esperanto-Kongreso]], kiun vi redaktis. Ial ĝia lasta versio ne estis aŭtomate markita, kvankam laŭ la protokoloj ŝajnas al mi, ke ĉiuj viaj redaktoj devus aŭtomate markiĝi kiel reviziitaj redaktoj. Se plu daŭras problemo pri tio, bonvolu peti min helpi, ĉar mi estas administranto. Amike [[Uzanto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 12:28, 27 Maj. 2013 (UTC)