Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
PaulP (diskuto | kontribuoj)
iom poluris
Linio 8:
 
La grafo '''Nikolao''' estis perfekte klera; jam en la dektrijara aĝo li profesie ludis pianon, violonon kaj violonĉelon, bone komprenis malfacilajn partiturojn kaj sukcesis direkti orkestron.
En [[1769]] la grafo komencis sian longan vojaĝon en [[Eŭropo]]n. Li studis en prestiĝa [[Leiden|Lejdena]] ([[Nederlando]]) universitato. Tiam li konatiĝis kun eminentaj muzikistoj - ''Hendel''[[Händel]] kaj ''[[Mozart]]''.
 
Ĉar grafo Nikolao infaneceinfanaĝee edukiĝisinstruiĝis kaj amikis kune kun la rusa carido [[Paŭlo la Unua | Paŭlo]], do kiam tiu entroniĝis en [[1896]] li iĝis lia ĉefa favorito kaj superulo de la regno. Ekde [[1799]] li kromalie estis la ĉefo de imperiestraj teatroj kaj poste - la ĉefo de la Paĝia korpuso.
 
Nikolao Ŝeremetev estis elstara eksperto pri arkitekturo kaj konstruado. Dum dudek jaroj sub lia gvido oni konstruis majestajn palacojn en [[Ostankina bieno|Ostankino]], ''[[Kuskovo]]'', ''Markovo'', ''Ŝamperto'', [[Pavlovsk (Sankt-Peterburgo)|''Pavlovsko'']], [[Gatĉina|''Gatĉino'']] kaj ''Fontannij'' domon en [[Peterburgo| St.Peterburgo]]. Li ankaŭ konstruis multajn templojn: preĝejon de ''Dipatrina Signo'' en moskva ''Novospasskij'' klostro, preĝejon de [[Sankta Triunuo]] en [[moskva]] ''Strannopriimnij'' domo (almozulejo), preĝejon honore de ''Dmitrio Rostova'' en urbo [[Rostov|Rostovo Granda]] k.a.
Linio 17:
Lia unua [[teatro]] ekfunkciis en la nova palaco en ''Kuskovo'' somere de [[1787]].
 
Sed plej rimarkinda estis lia trupo en alia submoskva bieno - [[Ostankino]], kiu komencis prezenti siajn spektaklojn julie [[1795]]. La palacon konstruis liaj servutuloj ''A.Mironov'' kaj ''P.Argunov'' laŭ projekto far ''Camporesi'', ''Brenna'' kaj ''Starov''. La teatro en [[Ostankino]] havis plej modernajn teknikajn instalaĵojn de la tiama epoko, kiuj aparte funkcias ĝis nun.
 
Plej bela kaj talenta en la trupo estis fraŭlino [[Praskovia Kovaljova]] (surscene oni kromnomis ŝin ''Ĵemĉugova - [Perla]'', pro tiamaj kutimoj). Nikolao Ŝeremetev enamiĝis al ŝi kaj neniel sukcesis malvarmigi sian pasion. Do, post iom da tempo okazis geedziĝo kaj plue gravedeco de la novedzino. Bedaŭrinde la patrino ne vartis sian bebon, ĉar ŝi mortis baldaŭ post nasko. Tre ĉagreniĝinta edzo ordonis por bona memoro pri lia amata edzino konstrui grandiozan almozulejon (t.n. ''Strannopriimnij'' domo) por malriĉuloj kaj mizeruloj laŭ projekto de lia amiko, [[itala]] arkitektoro ''Kvarengi (Quarenghi)'', kiu funkcias ĝis nun. Tiu-ĉi bela impresa konstruaĵo situas en cenrto de [[Moskvo]] kaj estas parto de ampleksa medicina komplekso portanta nomon de profesoro ''[[Nikolaj Sklifosovskij]]''.
Linio 23:
Siajn lastajn jarojn la grafo travivis en [[Peterburgo| St.Peterburgo]], kie li mortis la [[1-an de januaro]] [[1809]]. Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev estas sepultita en la familia kripto de la tombejo en ''Aleksandro-Nevskaja Laŭro'' de [[Sankt Peterburgo]].
 
Honore al li same nomiĝas larĝa strato ''Ŝeremetevskaja'' situanta en la distrikto [[Marjina Roŝĉa (Distrikto de Moskvo)|Marjina Roŝĉa]] de [[Moskvo]], kiu kunligas la centron de la urbo kun la [[Ostankino (distrikto)|Ostankino]] -distrikto.
 
{{Commons|Category:House of Sheremetev}}
Linio 38:
 
{{vivtempo|1771|1829|Ŝeremetev, Nikolao Petroviĉ}}
{{DEFAŬLTORDIGO:Ŝeremetev, Nikolao Petroviĉ}}
[[Kategorio:Kulturo de Rusio]]
[[Kategorio:Historio de Rusio]]