Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Atentu nomon: nova sekcio
Dankon, Marek
Linio 11:
 
Saluton Ursula! Eble vi ne konsicas pri tio, ke vi lastatempe redaktas kiel [[Uzanto:Uniesert]], dum via uzantopaĝo plu alidirektiĝas al ne plu de vi uzata konto [[Uzanto:UNiesert]]. Se vi tiun duan forlasis, verŝajne indas agordi ankaŭ la uzantopaĝon agordi tiel, ke ĝi fizike ĉeestu sub la ĝusta nomo, ĉar la nuna plusendilo konfuzas uzantojn – kiuj ekz. facile konfuziĝas serĉante la liston de viaj kontribuoj (kiel mi ĵus nun) aŭ provante vin kontakti (ĉu per diskutpaĝo, ĉu retpoŝte). Mi trovis vian konton kaj la problemon dum reviziado de la artikolo [[Germana Esperanto-Kongreso]], kiun vi redaktis. Ial ĝia lasta versio ne estis aŭtomate markita, kvankam laŭ la protokoloj ŝajnas al mi, ke ĉiuj viaj redaktoj devus aŭtomate markiĝi kiel reviziitaj redaktoj. Se plu daŭras problemo pri tio, bonvolu peti min helpi, ĉar mi estas administranto. Amike [[Uzanto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 12:28, 27 Maj. 2013 (UTC)
 
:Kara Marek, vi ekzakte trafis "la vundan punkton". - Estis iam antaŭ du, tri jaroj, kiam okazis al mi iu misfaraĵo. Ĝis tiam mi estis "UNiesert" (kun 2 majuskloj), sed pro io (ĉu aŭtomata korekto, ĉu mistajpado) mi fariĝis "Uniesert" (kun nur 1 majusklo) kaj samtempe, kompreneble, mi perdis la automatan "reviziata"-markadon. — Mi daŭre forgesis, peti iun pri konsilo (kaj iom post iom kontentiĝis pri la nekontentiga situacio) ... ĝis nun. — Do unue dankon pro via demando, kiu instigis min al re-malkontentiĝo. Due - se vi povas iel unuigi tiujn du kontojn (eble eĉ redakto-historiojn) mi estus vere kontentega. Mia preferata formo estas tiu kun 2 majuskloj. — (Mi longe supozis, ke estis _Vikipedio_, kiu ne plu ebligas du majusklojn, - kaj pro tio mi ne plu povis ensaluti kun 2 majuskloj. Nur ĵus mi eltrovis, ke evidente ne estis iu forbarado de pli ol unu majusklo far Vikipedio, sed ke iu aŭtomata kompletigo en mia propra komputilo daŭre ŝanĝis la 2-majusklan formon en la 1-majusklan formon, do fakte malebligis al mi aliron al mia konto.) — Mi havas neniun ideon, kiel trovi bonan solvon por tiu situacio, sed vi, kara Marek, evidente ja havas. Do, se vi bonvolas fari ion, mi estas treege dankema, Ursula — [[Uzanto:Uniesert|Uniesert]] ([[Uzanto-Diskuto:Uniesert|diskuto]]) 16:04, 28 Maj. 2013 (UTC)