Ocu: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e NoKo movis paĝon Ōcu al Ocu anstataŭigante alidirektilon
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
| koordinatoj: ||35° 01' 04' norde, 135° 51' 15' oriente
|}
'''ŌcuOcu''' ([[japane]] 大津市 ''Ōcu[Oocu-ŝi''], enlaŭvorte: Esperanto ''granda haveno'', antaŭ latinliterigita '''Oocu''' kaj '''Ōtsu''', kun longa vokalo "o" vortokomence) estas urbego ĉe la suda bordo de la [[lago Biŭa]] en [[Japanio]]. Ĝi estas la administra centro de la [[gubernio Ŝiga]]. La urbo situas en la historia regiono [[Kansajo]], la centra parto de la insulo [[Honŝuo]].
 
Inter esperantistoj la urbo ŌcuOcu aparte konatiĝis en somero [[1965]], kiam la [[IJK 1965|Internacia Junulara Kongreso]] de [[TEJO]] okazis tie. La kongreso estis forte impresa por la junulara Esperanto-movado en Eŭropo kaj Japanio, ĉar okaze de ĝi ekestis pluraj esperantistaj paroj de eŭropa kaj japana deveno, kiuj poste iĝis interkulturaj familioj kun denaske esperantlingvaj infanoj - aktivaj dukulturaj movadanoj. Inter alie inter tiuj paroj estis la postaj german-japanaj familioj [[Ulrich Lins|Lins]] (el kiu fontis la ido [[Marko Naoki Lins]]), [http://www.ipernity.com/doc/juko/3106736?from=3106737&at=1223010993 Ikuku kaj Manfred Sona], kaj Joŝi kaj Dieter Kleemann.
 
== Historio ==
ŌcuOcu sub la japanaj imperiestroj [[Tenĝi]] kaj [[KōbunKobun]] inter la jaroj [[667]] kaj [[672]] sub la nomo ''ŌmiOmi-kjōkjo'' respektive ''ŌmiOmi no Mijako'' (japane 近江京, en Esperanto "ĉefurbo de la provinco ŌmiOmi") estis la ĉefurbo de Japanio.
 
La rusia kronprinco [[Nikolao la 2-a (Rusio)|Nikolao la 2-a]] en ŌcuOcu la [[11-an de majo]] [[1891]] dum taga ekskurso al la [[lago Biŭa]] estis atakita de policisto el la japana eskorto per [[sabro]]. Duan sabroatakon de la [[atenco|atenculo]] li eskapis, ĉar lia kuzo en rapida reago kontraŭbatalis la sabron per bastono. Du [[rikiŝo]]-veturistoj ĵetis la atenculon grunden, kiam li provis fuĝi. La carido de la atencoprovo tenis cikatron de naŭ centimetroj en la vizaĝo. Post tiu tempo li forte malŝatis la japanojn ĝenerale, nomante ilin ruse "flavaj simioj", kio forte negative influis la interŝtatajn rilatojn inter la [[Rusia Imperio]] kaj Japanio dum la sekvaj jaroj ĝis la malapero de la rusia imperio en [[1917]].
 
=== Administra historio ===
La 1-an de oktobro [[1898]] la loĝloko Ōcuocu-ĉōĉo (japane 大津町 [oocu-ĉō]) en la distrikto Ŝiga-gun ricevis urbajn rajtojn kaj la titolon "ŝi" (urbo). La 10-an de majo 1932 en la urban teritorion integriĝis la loĝloko Ŝiga-mura (japane 滋賀村, la 1-an de aprilo 1933 la loĝlokoj Iŝijama-ĉōĉo (japane 石山町) kaj Zeze-ĉōĉo (japane 膳所町). La 1-an de aprilo 1951 sekvis Ogata-mura (japane 雄琴村), Sakamoto-mura (japane 坂本村) kaj Ŝimosakamoto-mura (japane 下阪本村) en la distrikto Ŝiga-gun, ŌiŝiOiŝi-mura (japane 大石村) kaj Ŝimotanakami-mura (japane 下田上村) en la distrikto Kurita-gun. Poste la 1-an de aprilo 1967 estis aldonitaj la loĝlokoj Seta-ĉōĉo en la distrikto Kurita-gun, Katada-ĉōĉo (japane 堅田町) en la distrikto Ŝiga-gun. Fine la 20-an de marto 2006 estis integrigita ankaŭ la loĝloko Ŝiga-ĉōĉo (japane 志賀町) kaj la distrikto Ŝiga-gun estis malfondita.
 
La unua '''civitana centro''' de Japanio estis starigita en ŌcuOcu.
 
== Vidindajoĵ kaj eventoj ==
[[Dosiero:Miidera steps.jpg|eta|maldekstra|<center>la templo ''Mii-dera'']]
Multaj signifaj historiaj tempoj, inter kiuj elstaras la temploj ''Mii-dera'' kaj ''Iŝijama-dera'', kaj la pitoreska situo borde de la lago Biŭa igas la urbon ŌcuOcu interesa celo por turistoj. La konstruaĵaro estas adorejo por la historia imperiestro ''Tenĝi'', kaj tie troviĝas muzeo de horloĝoj. La konstruaĵaro ''Enrjaku-ĝi'' estas parto de la monda heredaĵo Historia [[Kioto]], [[Uĝi]] kaj [[ŌcuOcu]] de [[Unesko]].
 
La unuan dimanĉon de marto en ŌcuOcu okazas la "maratono Lago Biŭa", unu el la plej malnovaj kaj plej gravaj maratonaj eventoj en Japanio.
 
En la tuta regiono [[Kansajo]] famas la granda Biŭako-[[piroteknikaĵo]] la 8-an de aŭgusto super la lago.
 
La tradicia parado ''ŌcuOcu-Macuri'' okazas ĉiujare je la du tagoj antaŭ la "tago de la sporto", do komence de oktobro. En la parado montriĝas dek tri "Hikijama", lignaj veturiloj riĉe dekoritaj kaj konsiderataj gravaj kulturaj objektoj. La vesperon antaŭ la parado la veturiloj jam estas ekspoziciataj en diversaj stratoj de la urbo, kaj el la spektado de ili ĉiujare evoluiĝas etosa vespera festo en la urbocentro.
 
[[Dosiero:Otsu City Hall.JPG|eta|<center>la urbodomo de ŌcuOcu]]
== Partneraj urboj ==
* [[Dosiero:Flago-de-Usono.svg|20px]] [[Lansing]], [[Usono]] (ekde 1969)
Linio 51:
* [[Dosiero:Flago-de-Sud-Koreio.svg|20px]] [[Gumi]], [[Sud-Koreio]] (ekde 1990)
 
=== ŌtsuOtsu kaj ''Würzburg'' ===
El la germana partnera urbo devenas la poeto ''Max Dauthendey'', kiun vizito de Japanio en [[1906]] enspiris al la verkaĵo ''Die acht Gesichter am Biwasee'' ("la ok vizaĝoj ĉe la lago Biŭa"). Detala reproduktaĵo de granda baroka florujo el la kastela parko de la reprezenta episkopejo de Würzburg estas starigita rekte antaŭ la ĉefa enirejo de la urbodomo de Ōcu. Krome borde de la lago Biŭa situas tradicieca ligna domo en [[frankonio|frankonia]] stilo kun muzeo en la unua etaĝo kaj frankonia tradicia [[gastejo]] de la nomo „Würzburg“ kun subĉiela [[bierĝardeno]] rekte ĉe la laga bordo.
 
Linio 58:
{{DEFAŬLTORDIGO:Ocu}}
 
[[Kategorio:Urboj de JapanioGubernio Ŝiga]]
[[Kategorio:Gubernio Ŝiga]]
[[Kategorio:Mondaj heredaĵoj en Japanio]]
[[Kategorio:IJK 1965]]