Tria Silezia Ribelo: Malsamoj inter versioj

1 721 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 jaroj
eta kmpletigo laŭ pola vikipedio
e (korekto)
(eta kmpletigo laŭ pola vikipedio)
'''Tria Silezia Ribelo''' estis- armita interveno de la 2-a/3-a de majo ĝis la 5-a de julio 1921 por alligi [[Supra Silezio|Supran Silezion]] al [[Pollando]].
 
==Kaŭzoj==
La [[ribelo]]n, kiel eventualecon de malgajno planis kaze de malfavora voĉdonado kaj [[poloj]] kaj [[germanoj]], longe antaŭ [[plebiscito]]. Jam dum enkondukaj laboroj pri [[traktato de Versajlo]] la teritorio iĝis objekto de marĉando kiel unu el la plej valoraj [[industrio|industriaj]] areoj de [[Eŭropo]]. Germanoj prezentis la aferon laŭ sia [[pago|paga]] kapablo kaj ebleco plenumi truditan postmilitan [[reparacio]]n. La ribelo eksplodis lige al rompo de plebiscitaj decidoj pri kalkulado de la rezultoj. Grandan signifon rolis ankaŭ voĉdonoj de [[migrado|elmigrintoj]] de [[Silezio]], t.e. personoj nasiĝintaj en la plebiscita [[areo]], kiuj forlasis ĝin antaŭ 1904. Dum [[baloto]] ili konsistis el 191308 voĉdonantoj. Tiun ĉi reguligon oni enkondukis laŭ propono de [[Eugeniusz Romer]] de [[Lvovo]], ĉefa spertulo pri [[geografio|geografiaj]] aferoj ĉe Pola Delegitaro por [[Konferenco de Parizo 1919|packonferenco en Parizo]], kiu esperis, ke ili plifortigos la polan flankon. Fakte ili grandparte (pli ol 90%) voĉdonis por Germanio, ilia elekto ĉefe influis rezultojn en distriktoj de [[Lubliniec]] kaj [[Zabrze]].
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Plebiscito en Supra Silezio]]
* [[Wojciech Korfanty]]
 
==Literaturo==
* Tadeusz Jędruszczak, ''Plebiscyt i trzecie powstanie śląskie'' ([[Plebiscito]] kaj la tria silezia ribelo), en: ''Historia Polski'' (Historio de Pollando), 4-a volumo, 1-a parto, [[Pola Scienca Akademio|PAN]], [[Warszawa]] 1984 ISBN 83-01-03865-9
* Franciszek Hawranek (redaktoro), ''Encyklopedia Powstań Śląskich'' (Enciklopedio de sileziaj ribeloj), [[Opole]] 1982
 
==Eksteraj ligiloj==
* [http://web.archive.org/web/20100726095950/http://www.mhk.katowice.pl/korfanty/dane/zrodlowe.htm Manifesto de Wojciech Korfanty de la 3-a de majo 1921]
 
[[Kategorio:Sileziaj Ribeloj]]