Gaspar Melchor de Jovellanos: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: <!--{{Verkisto |Image= Jovellanos.jpg |Teksto= Gaspar Melchor de Jovellanos |Naskiĝdato= 5 de enero de 1744 |Naskoloko= {{Bandera|España|1760}} Gijón, España |Mort...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 26:
 
Post licenciĝo li okupis postenon en 1767 de juristo en [[Sevilo]] kaj altiĝis je kategorio en [[1774]]. En [[1775]] li estis unu de la fondintoj de la Sociedad Patriótica Sevillana, el kiu li estis sekretario pri artoj kaj metioj.
 
=== Madrido ===
En 1778 sukcesis translokiĝi al Madrido, parte danke al helpo de la [[duko de Alba]], kiun li estis traktinta en Sevilo. En Madrido li partoprenis en la babilrondo de [[Pedro Rodríguez de Campomanes|la grafo Campomanes]], tiam altranga akuzisto, kiu mendas al li distintajn laborojn de li ŝatitajn, rekonante en Jovellanos homon de ampleksa eduko kaj valoro por la ekonomia fako. En 1782 li ekformis parton de la komitato por fondi la ekonomian nacian institucion Banko de Sankta Karlo, antaŭulo de la [[Banko de Hispanio]]. Li estis membro de komerca fako de la [[Sociedad Económica Matritense]] kaj, ekde decembro de 1784, ties direktoro. Li verkis diversajn studojn pri ekonomio de Hispanio, inter kiuj elstaras la ''Informe sobre la Ley Agraria'' (raporto pri agrikultura leĝo) per kiu li defendas la liberigon de la grundo, laŭ la liberala pensaro, regulo pri kiu la tiamaj ŝtataj konsilistoj esperis reformi kaj modernigi la hispana agrikulturon.
 
Tute integrita en la madrida kultura vivo, li estis membro de la [[Reĝa Akademio de Historio (Hispanio)|Reĝa Akademio de Historio]] (1779), de la [[Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando|Reĝa Akademio de Sankta Fernando]] (1780) kaj de la [[Real Academia Española]] (1781).
 
Tamen, la komenco de la [[Franca Revolucio]] paraliziĝis dum la reĝado de [[Karlo la 4-a (Hispanio)|Karlo la 4-a]] la idearo de la [[Klerismo|kleristoj]] kaj apartigis el la publika vivo la majoritaton de la plej progresemaj pensuloj.
 
==Notoj==