Pelopso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 36 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q192485)
Linio 97:
El la [[kultado de herooj|kultado]] de Pelopso en [[Olimpio]] devenis la mitaro pri la establo de la [[Olimpiaj ludoj]], la plej fama ekzemplo de unuiĝo de la [[helenoj]]. En sanktejo de tiu urbo, oni dediĉis [[ktoniko|ktonikajn]] verŝ-oferojn al ''malhel-vizaĵa'' Pelopso, kontraste al la luma ritaro kiun oni organizis tage al ''ĉiela dio'' [[Zeŭso]] en la sama loko<ref>[[Walter Burkert]], 1983:96.</ref>.
 
La sanktejo de Pelopso en Olimpio, la ''Pelopion, sur kiu versis glora sango''<ref>Pindaro. ''Unua Olimpia Odo''.</ref> estis priskribita de Paŭzanio<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 5.13.1-3.</ref> kiel konstruaĵo ĉirkaŭita de sakralaj ŝtonoj kiu staris aparte de la templo de Zeŭso, apud la tombejo de la heroa reĝo, ĉe vadejo de la rivero [[Alfeo (rivero)|Alfeo]], proksime de la templo de Artemiso en Piso. La ĉaro de Pelopso viziteblis en la templo de Demetra en [[Flio]], kaj lia ora glavo estis parto de la trezoro de la [[Siciono|sicionaj]] en Olimpio<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 2.14.3.</ref>. [[Elektra]] subterigis la lanco-skepttron de Pelopso (ankaŭ uzata de Oresto), kun kromaj oraĵoj, en la landlimo inter [[Keroneo]] kaj [[Faroteo]], kie oni malkovris ĝis poste. Faroteanoj pledis por la oro, sed keroneanoj konservis la skeptron kaj sakrale honoradis ĝin. Fakte, lia plej grava sacerdoto estis tiu, kiu portadis ĝin<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 9.40.6.</ref>.
 
Pelopso ricevis kultadon kiel ktonika diaĵo, al kiu oni nokte oferis nigran vir-ŝafon. La restaĵoj de Pelopso restis en korbo ĉe la sanktejo de [[Artemiso|Artemiso Kordaks]]<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 6.22.1.</ref>, sed poste oni translokiĝis ilin al fera sarkofago kiun oni subterigis en la antaŭ priskribita tombejo. Tamen oni montris grandegan skapolon teorie de li, konservita aparte,<ref>[[Adrienne Mayor]]. ''The First Fossil Hunters: Paleontology in Greek and Roman Times''. Eld. Princeton University Press, 2000. Mayor klarigas la uzadon de gigantaj fosiliaj ostoj en la greka kultado kaj mitaro.</ref>, kiun laŭ [[Johano Tzetzes]] oni portis al Trojo por ebligi la venkon de la aĥea armeo. Laŭ Paŭzanio<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 5.13.4.</ref>, tiu osto sinkis en la maro, kun la ŝipo kiu portis ĝin reen al Pizo, sed multaj jaroj poste fiŝkaptisto ([[Demarmeno]] el [[Eretrio]]) trovis ĝin en sia reto. Demarmeno demandis al Orakolejo de Delfo kion fari kun tiu osto, kaj la pitio konsilis lin donaci ĝin al la [[Eleo|eleaj]], kiuj tiam nomumis Demarmenon oficiala gardisto de la relikvo<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 13.3.</ref>. Oni ankaŭ diris ke el tiu osto estis farita la [[paladio]]<ref>[[Klemento el Aleksandrio]]. ''Ad Gents'', 30.d.</ref> kaj la sigelilo de Agamemno<ref>[[Sofoklo]]. ''Elektro'', 326.</ref>.