Elektrono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 117 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q2225)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: id:Elektron estas artikolo elstara; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 24:
== Ecoj kaj konduto ==
=== Teorie ===
Elektronoj havas elektran ŝargon −1,6022 × 10<sup>−19</sup> kulomboj, mason 9,11 × 10<sup>−31</sup> [[kilogramo]]j (bazita sur ŝargaj/masaj mezuroj), kaj [[fizika relativeco|relativecan]] ripozan mason ĉirkaŭ 0,511 [[elektronvolto|MeV]]/''[[lumrapideco|c]]''<sup>2</sup>. La maso de la elektrono estas proksimume <sup>1</sup>/<sub>1836</sub> el la maso de la protono. La ofta simbolo por la elektrono estas '''e<sup>−</sup>'''.
 
Laŭ [[kvantuma mekaniko]], elektronoj povas reprezentiĝi per ondfunkcioj, pro kiuj kalkulita probableca elektron-denseco povas determiniĝi. La orbitalo de ĉiu elektrono en atomo povas priskribiĝi per ondfunkcio. Bazita sur la malcerteca principo de [[Werner Heisenberg]], la ekzakta [[movokvanto]] kaj pozicio de la efektiva elektrono ne samtempe povas determiniĝi. Tiu estas limigo, kiu simple asertas, ke ju pli precize oni scias pozicion de partiklo, des malpli precize oni povas scii ĝian movokvanton, kaj inverse.
 
La elektrono havas [[spino (fiziko)|spinon]] ½ kaj estas fermiono. Krom ĝia esenca akraflanka movokvanto, elektrono havas esencan magnetan momanton laŭlonge de ĝia spina akso.
 
Elektronoj en atomo ligiĝas al tiu atomo; elektronoj, kiuj movas libere tra vakuo, spaco, aŭ iuj periloj estas liberaj elektronoj, kiuj povas enfokusiĝi al elektrona fasko. Kiam liberaj elektronoj movas, estas neta fluo de ŝargo. Tiu fluo nomiĝas ''[[elektra kurento]]''. La rapido, ĉe kiu kurento fluas en [[drato]] estas tipe 75% el [[lumrapideco|lumrapido]].
 
En iuj [[konduktado (elektro)#Superkonduktantoj|superkonduktantoj]], paroj de elektronoj movas kiel ''Cooper-aj paroj'', en kiuj ilia movo pariĝas al apuda materio per krada vibradoj nomiĝas ''fononoj''. La distanco inter la du elektronoj en Cooper-a paro estas proksimume 100 [[nanometro|nm]].
 
Korpo havas elektran ŝargon kiam tiu korpo havas pli aŭ malpli da elektronoj ol tiom, kiom estas bezonita por ekvilibrigi la pozitivan ŝargon de la nukleoj. Kiam objekto havas troaĵon de elektronoj, oni diras, ke la objekto estas negative ŝargita. Kiam objekto havas malpli da elektronoj ol protonoj, oni diras, ke la objekto estas pozitive ŝargita. Kiam la nombro de elektronoj kaj la nombro de protonoj estas egalaj, iliaj ŝargoj nuligas sin reciproke, kaj oni diras, ke la objekto estas elektre neŭtra. Makroskopa korpo povas pliigi elektran ŝargon per frotado. Tiu estas la fenomeno ''frotelektro'' aŭ ''triboelektro''.
 
La pozitrono havas la saman mason kaj spinon kiel la elektrono. Kiam elektrono kaj pozitrono renkontas, ili eble neniigas sin reciproke, kreanta du [[gama-radiado|gamaradiajn]] [[fotono]]jn. Se la elektrono kaj pozitrono havus nekonsiderindan movokvanton, ĉiu gamaradio havus energion 0,511 MeV.
 
Elektronoj estas ĉefa elemento en [[elektromagnetismo]], teorio, kiu estas preciza por makroskalaj sistemoj kaj klasika modelado de mikroskopaj sistemoj.
Linio 42:
=== Praktike ===
==== En la universo ====
Sciencistoj kredas, ke la nombro de ekzistantaj elektronoj en la konata universo estas almenaŭ 10<sup>79</sup>. Tiu nombro implicas averaĝan densecon ĉirkaŭ unu elektrono en [[kubmetro]] de spaco. Astronomoj determinis, ke 90% el ĉiom da la detektebla maso en la universo estas hidrogeno, kiu estas farita el unu elektrono kaj unu protono.
 
Bazita sur la klasika elektra radiuso kaj premisanta densan sfero-pakadon, oni povas kalkuli, ke la nombro de elektronoj, kiu povus sidi en la videbla universo estus ĉirkaŭ 10<sup>130</sup>.
 
==== En industrio kaj la laboratorio ====
Elektronaj faskoj uziĝas por [[veldado]], litografio, kaj [[elektrona mikroskopo|elektronaj mikroskopoj]]. Elektronaj mikroskopoj uziĝas por grandigi detalojn ĝis 500.000-oble, kaj iuj elektronaj mikroskopoj povas uziĝi por studi atomajn aspektojn. Elektronaj faskoj ankaŭ estas esenca parto de katodradiaj tuboj, kiuj uziĝas vaste kiel montriloj en laboratoriaj iloj, [[komputila ekrano|komputilaj ekranoj]], kaj [[televido|televidiloj]].
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 58:
 
{{LigoElstara|ar}}
{{LigoElstara|ca}}
{{LigoElstara|en}}
{{LigoElstara|fr}}
{{LigoElstara|id}}
{{LigoLeginda|id}}
{{LigoLeginda|zh}}
{{LigoElstara|ca}}
{{LigoElstara|fr}}
 
[[ml:ഇലക്ട്രോണ്‍]]