Pál Balkányi: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Enciklopedio de Esperanto - B|EdE]]
#REDIRECT [[Pál Balkányi]]
 
'''BALKÁNYI Pál (Paŭlo)''' (balkanji), (ps. Vera Nurhom; P. B.), (naskiĝis la [[11-a de marto|11-an de marto]] [[1894]] en [[Budapest]] - mortis la [[25-a de februaro|25-an de februaro]] [[1977]] en [[Budapest]]) estis hungara esperantisto, bankoficisto.
 
 
Li eklernis la Internacian Lingvon en [[1909]] kaj rapide fariĝis unu el la plej fervoraj propagandistoj de Esperanto, por resti tia preskaŭ sep plenajn jardekojn. De [[1912]] li laboris energie kaj tre diversflanke por [[Esperanto]]. Al la nomo de Balkányi oni ligas en [[Hungario]] la unuan Esperanto-ekspozicion en lernejo, okazintan jam en [[1913]].
En [[1918]] li fondis la Propagandan Komitaton sub prezidanteco de famaj hungaroj, samjare aranĝis Esperantan fakon en la Budapeŝta Milita Ekspozicio. De 1918 ĝis 1928 aranĝis ĉiujare Esperanto-Standon ĉe la Budapeŝta Internacia Foiro. 1918 kunhelpis revigligi HES, gvidis kursojn. Jam en 1919 li fariĝis delegito kaj en 1922 ĉefdelegito de UEA, kiujn funkciojn li modele plenumis dum pluraj jardekoj.
 
Multon li zorgis pri la gazetara propaganda servo. La Internacia Foiro kaj la Ĉefurba Fremduloficejo je lia iniciato uzis grandskale Esperanton. De 1929 li organizis viglan movadon inter la skoltoj kun rimarkinda sukceso. Li reprezentis la Budapeŝtan komercan ĉambron en la konferencoj de [[Venezia]], [[Paris]] kaj [[Frankfurt]], parolis eksterlande kaj en Budapeŝto per radio Esperante. Entute depost la milito la plej fervora hungara propagandisto. Estis kunlaboranto de La Revuo, HDE k. a. Verkis kelkajn novelojn.
 
Kiel profesia banka kaj komerca funkciulo, Balkányi iniciatis multajn aplikojn de la Internacia Lingvo en tiuj medioj. Al lia nomo ligiĝas sennombraj prelegoj pri Esperanto, kursoj, ekspozicioj, amasego da informaj artikoloj, grandega korespondado kaj enorma kvanto de ĉiaspeca praktika laboro movada inkluzive la organizon de forta kaj modela informa fako, kiu rezultigis centojn da artikoloj kaj novaĵoj pri Esperanto en la hungara gazetaro.
 
Ĝenerale oni konsideras Balkányi la ĉefa aktivulo en la hungara Esperanto-movado inter la du mondmilitoj. Krome al Balkányi iras la ĉefaj meritoj pro la revigligo de la Movado en Hungario post la [[Dua mondmilito]].
 
Kvankam li foje verkis kelkajn noveletojn, Balkányi ne postlasis proprajn librovolumojn. Li apartenas al tiu elito movada, kiu sian famon gajnis unuavice per pena organiza vojo kaj ne per furoro de siaj beletraĵoj. Tamen, Balkányi estis pli ol intime ligita al la beletraj rondoj de [[Literatura Mondo]], por kiu li elektis la nomon (laŭ Kalocsay). Cetere, la Movado ŝuldas al Balkányi i.a. la lanĉon de la nomo Kalocsay, kies unuan libron, [[Mondo kaj koro]], eldonis ĝuste Balkányi en [[1921]]. Li estis ĉefkunlaboranto de la unua eldono de [[Enciklopedio de Esperanto]] kaj ĝis siaj lastaj tagoj ludis la saman rolon en [[Hungara Vivo]].
 
==Verkoj==
 
*'''Bonhumoraj rakontoj de nuntempaj verkistoj''' (Trad. Paulo Balkányi, Elinjo Faludi, Karlo Tilkovszky, Agata Hanziroviĉ, Emeriko Kepes -Budapest, 1921. - 31 p.)
*Sós, Ernest:'''Dictionnaire actuariel des langues Esperanto-allemande-anglaise et française''' (Kunlaboris: Robert Kreuz, Paul Balkányi, Karl Goldziher. - Budapest, proks. 1929)
 
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto B|BALKÁNYI, Pál]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto|BALKÁNYI, Pál]]
 
[[Kategorio:Esperantistoj|BALKÁNYI, Pál]]
 
[[Kategorio:Hungaraj esperantistoj|BALKÁNYI, Pál]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1894|BALKÁNYI, Pál]]