Maurice Jaumotte: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Maurice JAUMOTTE''' (naskiĝis la {{daton|5|aprilo|1899}}, mortis la {{daton|30|julio|1970}} en [[Antverpeno (urbo)|Antverpeno]]) estis unu el la plej gravaj [[Antverpeno|antverpenaj]] esperantistoj de la 20-a jarcento.
 
Li esperantistiĝis en [[1917]] kaj en [[1922]] akiris sian diplomon pri instrua kapableco de Esperanto. En [[1926]] li eniris la unuan administrantaron de la koopera eldona societo ''[[Belga Esperanto-Instituto]]''. En [[1927]] li ekapartenis al la unua laŭleĝa administrantaro de la Esperanto-grupo ''[[La Verda Stelo (Antverpeno)|La Verda Stelo]]''. En [[1928]] li eniris la lokan kongresan komitaton de la [[UK 1928|20-a Universala Kongreso de Esperanto]] en Antverpeno. Dum tiu kongreso aperis [[Belga antologioAntologio]], kies franclingvan parton li redaktis, krom traduki diversajn pecojn.
 
Li verkis "Kompletan Esperantan Rimvortaron" (2a eld. 1930) kaj en [[1932]] la broŝuron ''[[Historio de la Esperanto-grupo La Verda Stelo 1907-1932]]'', kies prezidanto li estis de [[1934]] ĝis [[1969]]. En 1965-1966 li kunlaboris je la "seslingva aŭto-vortaro", aperita en la iama "Aŭto-Revuo".