Tutmondiĝo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 9:
Alia, internacie malpli forte uzata termina variaĵo estas la [[franca lingvo|franclingva]] vorto ''mondialisation'', alilingve ekzemple germane ''Mondialisierung'', en Esperanto laŭvorte "mondiĝo". Iuj aŭtoroj ne nomas la priskribitan proceson "tutmondiĝo", sed "sennaciiĝo" (ekzemple germane ''Entnationalisierung'' aŭ ''Denationalisierung''), por akcenti la perdon je potenco kaj signifo de la naciaj ŝtatoj kadre de la proceso de tutmondiĝo.
La fenomeno jam pridiskutiĝis longe antaŭ ol ekestis la termino. Ekzemple la germana filozofo [[Karl Jaspers]] en sia kulturkritika publikaĵo ''Die geistige Situation der Zeit'' ("la spirita situacio de la epoko", 1932) uzis la [[germana lingvo|germanlingvan]] adjektivon ''planetarisch'', do "tutplaneda": "El teknika kaj ekonomika vidpunkto, ĉiuj problemoj ŝajne iĝas tutplanedaj".<ref>Origine [[germana lingvo|germanlingve]]: ''„Als technische und wirtschaftliche scheinen alle Probleme planetarisch zu werden“''.</ref> La proceso de tutmondiĝo laŭ li signifis "hororan" samniveliĝon. Karl Jaspers elstarigis, ke la tutmondiĝo de la 20-a jarcento diferenciĝas de similaj tendencoj de antaŭaj epokoj per tio ke ne nur la ekonomikaj interrilatoj pli interplektiĝis, sed ĉiuj interrilatoj, inkluzive de la militoj, kiel montris la [[unua mondmilito|unua]] kaj post la publikigo de lia verko ankaŭ la [[dua mondmilito]]
== Vidu ankaŭ ==
|