Nymburk: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jiljí = Egidio
sladejo = maltejo
Linio 120:
La urbo kreskis kaj riĉiĝis ĝis tridekjara milito (1618-1648). Dum ĝi la urbo estis bruligita, detruita, la fortikaĵoj disrompitaj. La vivo nur malrapide revenis. Pozitiva ŝanĝo estis fondo de la fervojo en la jaro 1870. De tiu tempo la urbo denove konstakte kreskas, oni konstruis fabrikojn, lernejojn, publikajn konstruaĵojn, firmigis bordojn de la rivero kaj konstruis novan ponton kaj akvoelektrocentralon kun naviga kluzo (en la komenco de la 20-a jarcento).
 
Nuna Nymburk estas moderna centro de la meza Elba baseno, urbo de kulturo, verdaĵo, sporto kaj de multaj historiaj memorindaĵoj. Vidindaj estas preĝejo de sankta [[Egidio]] (ĉeĥe: Jiljí) el la jaroj 1280-1380 kun rara gotika brika arkitekturo, mezepokaj fortikaĵoj estas tipaj por la urbo; du akvaj fosaĵegoj – parto de la fortikaĵoj kaj historia zono; renesanca urbodomo kaj malnovaj domoj sur la placo de Premislidoj; ekipparto de la sladejo[[Malto (bierfarejo)|maltejo]] el la fino de 16-a jarcento estas alirebla publike; pesta kolono; eksa akvoturo „Turka turo“; kapelo de sankta [[Johano Nepomuka]], ktp.
 
El pli novaj arkitektaĵoj estas vizitindaj gimnastikejo de la asocio „Sokol – Falko“, gimnazio, evangelika preĝejo; kolegio de Hus, ponto trans Elbo, teatro, baza lernejo kaj moderna kubisma konstruaĵo de la krematorio.