Pelopso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Referenco al Palaifato
Linio 69:
Kiam Mirtilo petis sian rekompencon, Pelopso ĵetis lin el klifo<ref>Al maro kiun oni de tiam nomis [[Mirta maro]], inter Peloponezo kaj la [[Cikladaj insuloj]].</ref>, publike akuzante la koĉeron pri klopodi seksperforti Hipodamion. Mortigonte, Mirtilo malbenis sian murdinton pro lia perfido, kaj de tio devenis la anatemo kiu ruinigis la familion de Pelopso: du el liaj filoj, Atreo kaj Tiesto, mortigis trian, [[Krisipo]], la plej ŝatata kaj heredinto de sia patro. Ili estis elpatrujitaj, kune kun Hipodamio, kiu fine pendigis sin. Ankaŭ la nepoj kaj pranepoj de Pelopso suferis la malbenon de Mirtilo, inter ili [[Agamemno]], [[Egisto]], [[Menelao]] kaj [[Oresto]].
 
Laŭ Burkert<ref>Walter Burkert. ''Homo Necans'', 1983. paĝ. 95.</ref>, kvankam la historio de Hipodamio aperas kaj en la ''Katalogo de virinoj'' de [[Herodoto]] kaj sur la brusto-kiraso de [[Cipselo]] (ĉ. [[570 a.K.]]) konservata en Olimpio, la mito de la ĉar-kurado iĝis grava en la historio nur post la inkludo de tiu konkuro en la Dudekaj Olimpiaj Ludoj ([[630 a.K.]]). Tamen, ĉar-kuradaj scenoj ornamis la orientan frontonon de la templo de Zeŭso en Olimpio, do oni supozas ke ĝi estis konata afero antaŭ tiu evento. Krome, G. Devereŭ<ref>G. Devereŭ. ''The abduction of Hippodameia as 'aiton' of a Greek animal husbandry rite'', SMSR 36. 1965, paĝ. 3-25. Burkert, pravigis tiun teorion per interpretado de fragmentoj de Herotodo (4.30), Plutarko (''Grekaj Aferoj'', 303b) kaj Paŭzanio (Priskribo de Grekio, 5.5.2.).</ref> rilatigis la forkapton de Hipodamio al tabuaj ritoj pri best-bredado en [[Elido]] kaj al la influo de tiu regiono sur Olimpio kiu iĝis pli kaj pli forta dum la sepa jarcento a.K.<br />
Laŭ [[Palaifato]], Pelopso ne venis al Piso en Elido per alaj ĉevaloj por peti edziĝi Hipodamio-n. Prefere, li venis per ŝipo kie estas skribita Alaj Ĉevaloj sur ĝia tenda kajuto, kaj forrabis la virinon. Simple, oni diris tiam li fuĝis sur la "Alaj Ĉevaloj"<ref>''Pri nekredablaĵoj''[http://ugo.bratelli.free.fr/Palaiphatos/29-ChevaŭPelops.htm] {{fr}}</ref>.
 
La [[Eleo|eleanoj]] asertis ke Pelopso estis la unua homo kiu starigis templon al [[Hermeso]] en la lando, pro tio ke tiu dio avertis lin pri la venĝemo de la dioj pro la morto de Mirtilo, kvankam Pelopso vojaĝis ĝis la fino de la mondo por esti senkulpata de [[Hefesto]]. Post fari tion, Pelopso revenis al Pizo kaj poste pligrandigis sian regadon al Olimpio, danke al la famo kiun li akiris. Iom post iom li sukcesis regi la tutan [[Peloponezo]]n, antaŭe nomata [[Apio]] aŭ [[Peliasgotiso]], sed ne teorie, almenaŭ fakte, tial kial lia influo faris la najbarajn reĝojn omaĝi lin. Ankaŭ lia riĉeco kaj la apogeo kiun li donis al la Olimpiaj Ludoj helpis lin iĝi tiel pova. Tiu fakto igis lin simbolo de unuiĝa Grekio, kaj pro tio, dum la [[Troja milito]], oni portis liajn ostojn al [[Trojo]], ĉar la divenisto [[Heleno]] asertis ke tio nepris por ke la grekoj sukcesu konkeri la urbon.