Virtuti Militari: Malsamoj inter versioj

1 590 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 jaroj
kompletigo laŭ pola vikipedio
e (Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q944955))
(kompletigo laŭ pola vikipedio)
[[Dosiero:Virtuti Militari Grand Cross.jpg|thumb|right|300px|Granda Kruco de la ordeno Virtuti Militari]]
'''Virtuti Militari''' ([[latina lingvo|lat.]] al militista, armea virto) – la plej alta [[Pollando|pola]] militista ordeno atribuata pro eminentaj militaj meritoj. Ĝin establis [[Stanislavo Aŭgusto Poniatowski]], la lasta [[Listo de reĝoj de Pollando|reĝo de Pollando]], la {{daton|22|junio|1792}} por honorigi venkon dum la [[batalo ĉede Zieleńce]] kontraŭ [[targovica konfederacio]] por defendi la [[Konstitucio de la 3-a de Majo|Konstitucion 3-a de Majo]] kaj okaze de minacoj de la imperiestrino [[Katerino la 2-a (Rusio)|Katerino la 2-a]]. La ordeno estis atribuata dum la tempo de [[Varsovia Duklando]]. Post kreo de la [[Kongresa Pollando]] la ordeno, havante saman rolon, ekhavis la nomon Order Wojskowy Polski (''Pola Militista Ordeno''). Post regajno de sendependeco de Pollando en [[1918]] nova [[Sejmo]] reestablis la ordenon kun la nomo Militista Ordeno Virtuti Militari. Nuntempe la Ordenon Virtuti Militari oni rajtas atribui dum [[milito]] aŭ ĝis 5 jaroj post ĝia fino fare de [[Prezidanto de Pollando]] post peto de la komisiono pri la Ordeno Virtuti Militari.
 
==Historio==
'''Periodo 1939-1945'''
 
Post kreo en [[Francio]] de [[Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento]] laŭ ordono de Supera Komandanto generalo de divizio [[Władysław Sikorski]] de 1940 oni denove komencis atribui la ordenon. En la jaroj 1939-1945 oni enmanigis en [[Okcidenta Eŭropo]] sume 5573 ordenojn.
 
Per Komandora Kruco (de la 2-a klaso) estis distingitaj:
 
1. [[generalo]] de [[divizio]] [[Władysław Anders]],
 
2. generalo de divizio [[Tadeusz Komorowski|Tadeusz Bór-Komorowski]],
 
3. [[brigada generalo]] [[Michał Tokarzewski-Karaszewicz|Michał Tadeusz Tokarzewski-Karaszewicz]].
 
 
Per Kavalira Kruco (dela 3-a klaso) estis distingitaj:
 
1. generalo de divizio [[Władysław Anders]],
 
2. generalo de divizio [[Stanisław Maczek]],
 
3. brigada generalo [[Bronisław Duch]],
 
4. generalo de divizio [[Tadeusz Kutrzeba]],
 
5. brigada generalo [[Franciszek Kleeberg]],
 
6. brigada generalo [[Antoni Chruściel]].
 
Per la Ordeno ''Virtuti Militari'' (de la 5-a klaso) oni distingis ankaŭ [[Varsovio]]n (la 9-an de novembro 1939). Pola [[Heraldiko|Heraldika]] Asocio pozitive opiniis enmeton de la distingo en [[blazono]]n de Varsovio.
 
==Bibliografio==
* Krzysztof Filipow, ''Order Virtuti Militari'' 1792-1945, Wydawnict6wo Bellona, Warszawa 1990, p. 206 ISBN 83-11-07789-4
* Zdzisław Wesołowski "The Order of Virtuti Militari and its cavaliers 1792-1992" 1992 ISBN 0-934527-00-9
 
==Eksteraj ligiloj==
* [http://www.stankiewicze.com/vm/index.htm Kawalerowie Orderu Virtuti Militari] Kavaliroj de la Ordeno ''Virtuti Militari''
 
 
{{ĝermo}}