Etiopaj montaraj arbustetaroj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: eta|220px|Situo de la ekoregiono. La '''etiopaj montaraj arbustetaroj''' estas tersupraĵa ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotr...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:33, 22 jun. 2013

La etiopaj montaraj arbustetaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono estas parto de la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de la Etiopaj Altaĵoj, inkludataj en la listo de la tutmondaj 200. Ĝi estas la plej vasta afromontana regiono de Afriko.

Situo de la ekoregiono.

Priskribo

La ekoregiono okupas 25 200 da kvadrataj kilometroj dissemataj je diferencaj enklavoj en Etiopujo super altitudo de 3 000 metroj.

La donitaĵoj pri la klimato estas maloftaj. La jarpluvo varias inter ĉirkaŭ 2 500 mm en la sudoriento, kun nur du sekaj monatoj, al 1 000 mm en la nordo, kie la seka sezono daŭras ĝis dek monatojn. La frostoj estas oftaj, precipe dumvintre, de novembro al marto.

Endemiismoj

Estas multe da endemiismoj.

La etiopa lupo (Canis simensis) estas endemia en tiu ekoregiono, kaj estas minacata de formorto.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj