Zef Luigj Mjeda: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Paul~eowiki (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
 
Paul~eowiki (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
 
 
'''Zef Luigj MJEDA'''(naskiĝis [[1921]], mortis [[5-a de oktobro|5-an de oktobro]] [[2000]]),estis [[Albanio|albana]] esperantisto kaj [[Honoraj Membrojmembroj de UEA|Honora Membromembro de UEA]] ekde [[1996]].
 
En [[1958]] li renkontis la vjetnaman ambasadoron Nguyĉn Van Kinh, kiu entuziasmigis lin pri Esperanto. De tiam Mjeda plene dediĉis sin al la lingvo — kiom tio eblis en komunista Albanio. Arestita kun absurdaj pretekstoj en [[1967]], forpelita el la instruistaro, li devis dum naŭ jaroj, ĝis la pensiiĝo, najladi kestojn en tabak-fabriko. Tamen, li neniam ĉesis aktivi por Esperanto: jen kaŝe instruis ĝin, jen tradukadis albanajn poemojn kaj fabelojn, jen kompiladis grandan vortaron.
 
Post la demokratiiĝo de la lando li fine ekpovis grandskale aktivi, ĉefe en intelektulaj kaj religiaj medioj. Li aperigis la dudirektan vortaron <i>Fjalor Esperanto-shqip shqip-Esperanto</i> ([[1993]]) kaj E-lernolibron por albanoj ([[1994]]). Pro liaj meritoj esperantistaj kaj aliaj, la albana prezidento distingis lin en 1994 per la titolo "Instruisto de la Popolo". Mjeda estis delegito de UEA kaj albana sekciestro de [[IKUE|Internacia Katolika Esperanto-Unuiĝo Esperantista]].