Diskuto:Stacio Ueno: Malsamoj inter versioj

1 106 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Alinomigu)
 
::: Mi alinomigos ĉi tion al [[Stacio Ueno]] se ne estos kontraŭaĵo. Ŝajnas nenie esti fonto. Estas ne eĉ mencio pri "ue/ŭe" en la paĝo de [[Transskribo de la japana lingvo en Esperanton]], nek pri "уэ/вэ" en la rusa transskribo de [[:ru:Система Поливанова]] (La rusa titolo ne estas [[:ru:Вэно (станция)]], sed [[:ru:Уэно (станция)]]), kiun vi citis en [[Diskuto:Transskribo de la japana lingvo en Esperanton|la alia diskutopaĝo]]. Mi respektas vian penon krei multajn artikolojn de japana stacidomo. Tamen, bonvolu ne plu dependi nur sur viaj oreloj kiam vi kreas aŭ alinomigas vikipediajn artikolojn, sed ni provu trovi interkonsenton pri la ĝenerala transskribo/transliterumo de la japana en [[Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Latiniga_maniero_por_titoloj_de_artikoloj|Diskutejo]] kaj/aŭ [[Vikipedia diskuto:Alinomendaj artikoloj]]. Kore, --[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 01:23, 27 Jun. 2013 (UTC)
 
:::: La oreloj de ĉiuj homoj estas samaj. Varias nur opinioj de homoj. En la rusa lingvo ne estas sono "ŭ" (sono "в" estas "v"), pro tio ne povas esti ne "уэно" en "[[:ru:Система Поливанова]]". En la japana lingvo la vokaloj "u" kaj "i" estas pli malfortaj, ol "a", "o" kaj "e". Tial la diftongoj "ue" kaj "ai" estas prononcata kiel "ŭe" kaj "aj" en natura japana parolo (kun natura rapideco), kiel ekzemple "Hokajdo" (en PIV). Tamen, se oni speciale klare prononcas tio pli similas al "Ueno". Ne estas fakte fonto, kie oni asertas, ke devas esti ne "Ŭeno", sed "Ueno". Do oni ne povas alinomigi la artikoloj "pro manko de fontoj". Tio estas demando de opinio, kiel nomi artikolojn: ĉu laŭ naturparola prononco aŭ special-klara. Krome transskribo de la nomo de stacio apenaŭ povas esti objekto de scienca esplorado. Do ne povas temi pri individuaj esploroj, sed nur pri decido, kiel nomi la paĝon. Por nomi la paĝon dum ĝia kreado vikipedio ne postulas pridiskuti la nomon antaŭe. Amike -- [[Uzanto:NoKo|NoKo]] ([[Uzanto-Diskuto:NoKo|diskuto]]) 18:41, 27 Jun. 2013 (UTC)
3 079

redaktoj