Diskuto:Stacio Ueno: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
 
:::: La oreloj de ĉiuj homoj estas samaj. Varias nur opinioj de homoj. En la rusa lingvo ne estas sono "ŭ" (sono "в" estas "v"), pro tio ne povas esti ne "уэно" en "[[:ru:Система Поливанова]]". En la japana lingvo la vokaloj "u" kaj "i" estas pli malfortaj, ol "a", "o" kaj "e". Tial la diftongoj "ue" kaj "ai" estas prononcata kiel "ŭe" kaj "aj" en natura japana parolo (kun natura rapideco), kiel ekzemple "Hokajdo" (en PIV). Tamen, se oni speciale klare prononcas tio pli similas al "Ueno". Ne estas fakte fonto, kie oni asertas, ke devas esti ne "Ŭeno", sed "Ueno". Do oni ne povas alinomigi la artikoloj "pro manko de fontoj". Tio estas demando de opinio, kiel nomi artikolojn: ĉu laŭ naturparola prononco aŭ special-klara. Krome transskribo de la nomo de stacio apenaŭ povas esti objekto de scienca esplorado. Do ne povas temi pri individuaj esploroj, sed nur pri decido, kiel nomi la paĝon. Por nomi la paĝon dum ĝia kreado vikipedio ne postulas pridiskuti la nomon antaŭe. Amike -- [[Uzanto:NoKo|NoKo]] ([[Uzanto-Diskuto:NoKo|diskuto]]) 18:41, 27 Jun. 2013 (UTC)
 
::::: Kiu diras, ke "i" kaj "u" estas malpli fortaj ol la aliaj vokaloj? En la japana, kvin vokaloj kun konsonantoj en ''Gojūon'' ([[:en:Gojūon]]) tabelo (inkluzive ''TI''-on kaj ''WO''-on laŭ KINDAICHI Haruhiko, "日本語の特質", NHKブックス, 1991) povas egale iĝi silaboj, aŭ pli ĝuste, ''Mora''-oj ([[:en:Mora (linguistics)]]). "Hokajdo" jam estas esperantigita, do PIV nature havas ĝin. Sed, ĉu oni povas en PIV aŭ ajnaj vortaroj trovi japanlokojn kun la literumo de "malfalanta diftongo" de "ŬE"? Vi diris, ke
::::: * ''Ne estas fakte fonto, kie oni asertas, ke devas esti ne "Ŭeno", sed "Ueno". Do oni ne povas alinomigi la artikoloj "pro manko de fontoj". ''
::::: Ni havas fontojn por "Ueno". Neniu mencias vian specialan literumon de "ŬE" en la japanaj vortoj, sed oni nur povas sekvi la normalan regulon de transliterumo: う=U, え=E.
::::: * ''Krome transskribo de la nomo de stacio apenaŭ povas esti objekto de scienca esplorado.''
::::: Eksakte. La nomoj de multaj stacidomoj en la mondo estas ankoraŭ fremdaj por "Esperantio". Tiam, oni nun restu ilin kiel alilingvaj vortoj kun ilia oficiala literumo. Alie, vikipediistoj uzu tempon por diskuto bazita sur persona senso, kiel "Ĉu la sono de anoncisto estas natura 'ŬE' aŭ 'UE'?" aŭ kiel "Ĉu la virino estas bela aŭ ne?" Se vi estus fonologiisto (aŭ ekzamenisto de manekenoj), vi pravus ĝin kaj povus eldoni vian profecian opinion ekstere de vikipedio. Sekve, vikipediistoj finfine povus uzi vian preferencon.
::::: * ''Por nomi la paĝon dum ĝia kreado vikipedio ne postulas pridiskuti la nomon antaŭe.''
::::: Ni volas eviti titolan militon. Ĉar via teorio de ''ŬE'' ne havas fonton, sed la transliterumo de ''う=U'' kaj''え=E'' estas akceptita ambaŭ en oficiala [[Transskribado Hepburn]] kaj en la pseŭda regularo de la paĝo de [[Transskribo de la japana lingvo en Esperanton]], oni ĉiam povas alinomigi tiajn titolojn. Tamen, vi energie kreadas artikolojn, do mi avertas vin antaŭ multaj artikoloj estu korektotaj.
 
::::: Sekve, vi jen akceptis, ke la rusa ne havas la malsamecon de inter "Ŭ" kaj "V" en esperanto. Mi pensas, ke [[:ru:Система Поливанова]] ne nepre konsentas kun la kazo kiam transskribi alian lingvon per esperantalfabeto. Bonvolu reveni al [[Diskuto:Transskribo de la japana lingvo en Esperanton|la alia diskutopaĝo]].--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 21:33, 27 Jun. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Stacio Ueno".