Vikipedio:Diskutejo/Administrejo: Malsamoj inter versioj

Mi ne tre certas, ĉu forbaro estas bona solvo. Sed, mi petas administranton dialogi kun li pri halti mallonga-tempe krei aŭ alidirekti japanajn artikolojn ĉar la koncernaj diskutoj ne ankoraŭ finis. Alie, ni eble havos pli multajn artikolojn, kiuj estu alinomigataj estonte. Kore,--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 03:35, 28 Jun. 2013 (UTC)
:Titolomilitoj kondukas al domaĝaj kvereloj. Mi klopodos dialogi kun li kaj vi. --[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 05:40, 28 Jun. 2013 (UTC)
 
::Kara Salatonbv! Vi ne demandis min persone pri [[Radiodramo]], nur skribis en diskut-paĝo. Mi ne opiniis ne por ne kontraŭ. Mi ne respondis, ĉar mi decidis, ke estas stulte skribi "mi ne estas ne por nek kontraŭ", kaj simple decidis fidi al aliaj uzantoj, aparte al vi. Mi pardonas, se mi ofendis vin, ne respondinte. Eble mi devas ion skribi, sed mi estas ne tre societema kaj lastatempe okupita. Eble pro tio vi komencis militon kontraŭ mi? Vi eĉ priverŝis min per koto: ''"Li deklaris ke "Mi ĝin ne trovis en la interreto" pri tre facile trovebla afero se oni povas legi la japanan"'', aŭ pro kio vi skribis tion ĉi-tie, ni ne havis kontraŭdiroj en tiu diskuto. Ĉiaokaze mi pardonpetas, ke mi ne ĉiutage respondas al viaj demandoj. Lastatempe mi havas pli da laboro (en "la reala mondo"). Libertempe mi fakte kreis kelkajn artikolojn dum niaj diskutoj, sed tio ne estis malfacile, ĉar mi simple priskribas, sed ne elpensas. Por mi estas pli malfacile diskuti, ĉar necesas verki ion, sed mi laciĝas en la laboro lastatempe. Ĉu oni rajtas postuli uzanto respondi regule? Eĉ en diskutpaĝoj? Aŭ ĉu vi deziras, ke mi ne plu kreu artikolojn? ''Eble mi devas serĉi alian aferon por mia libera tempo...'' Certe necesas diskuti, sed via rapideco ne taŭgas por mi. Vi estas lerta diskutanto kaj pli facile serĉas informon en la interreto. Mi eble kreas pli da artikoloj. Ni estas malsamaj, sed ne necesas militi pro la malsameco. Pro tio Zamenhofo kreis Esperanton, ĉu ne? Amike, --[[Uzanto:NoKo|NoKo]] ([[Uzanto-Diskuto:NoKo|diskuto]]) 17:50, 28 Jun. 2013 (UTC)
3 079

redaktoj