Vikipedio:Diskutejo/Diversejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 261:
::::Ankaŭ, bonvolu ne forgesu, ke mi ne tute kontraŭas al taŭga esperantigo, ĉar vi menciis pri ''[[Vikipedio:Esperantigo de rusaj nomoj en Esperanta Vikipedio]]''. Ekzemple, mi pensas ke estas probleme ke la artikolo '''[[Sendajo]]''' (aŭ ekse "Sendado" kun fontoj) ne estas tiel esperantigita nomo, sed nun alidirektata al [[Sendaj]]. Bonvolu vidi la [[Vikipedio:Titoloj de artikoloj#Esperantigado de nomoj|regulon pri esperantigo pri de nomoj de landaj ĉefurboj]]. Amike,--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 02:00, 26 Jun. 2013 (UTC)
 
::::: Saluton! Mi pardonpetas, ke mi ne tiuj reagis al tiu diskuto. Antaŭ, ke mi registriĝis en vikipedio, jam estis uzata fonetika transskribo de japanaj vortoj. Mi opinias, ke ĝi estas pli bona ol iu ne-Esperanta transskriba sistemo, kaj mi provos argumenti mian opinion. Antaŭ ĉio mi volas noti, ke en Japanio ne estas oficiala transliteriga sistemo. Estas kelkaj sistemoj, inter kiuj estas [[Transskribado Hepburn]], menciita en la reguloj. Tamen en la reguloj estis skribita: "Por lingvo, por kiu '''ekzistas unueca kutima''' kaj '''oficiala''' transliterigo al la latina alfabeto, oni uzu tiun transliterigon". Ĉiu el tiuj transliterigaj sistemoj por la japana ne estas oficiala, ili estas ne unueca, nek kutima. La [[transskribado Hepburn]] estas vaste uzata en Japanio en anglalingvaj titoloj de stacioj, konstruaĵoj, fervojaj linioj kaj tiel plu. Ekzemple, vi ne vidos "''Meiji-Ĝingūmae-eki''" (transskribo el la japana) ĉe la stacio, sed vi vidos "''Meiji-Ĝingūmae Station'''". Pro tio, vidante anglan nomon de stacio, japanaj pasaĝeroj alkutimiĝis al tiu ''angla'' nomo. Sed Esperanto tradicie prenas ne tradukon, sed originalan nomon, transskribante ĝin. Kiam japanoj mem skribas latinlitere siajn nomojn aŭ nomoj de la stacioj ili ĉiuj uzas diversaj sistemoj. Eĉ en lernejo, kiam ili lernas latinliteran skribon de japanaj vortoj ili lernas ne sistemon de Hepburn. Ankaŭ japanaj Esperantistoj uzas diversajn sistemojn, inkluzive de fonetikan transliterigon en Esperanton.
 
::::: En multaj '''eŭropaj''' lingvoj oni uzas anglalingvan version/ transskribado de Hepburn por la japanaj nomoj (sed ne en ĉiuj), pro tio, ke oni ofte uzas la anglan, kiel internacia, kaj pro tio, ke Usono trudis la transskribadon de Hepburn post la Dua Mondmilito, kiel venkinta flanko. Tamen la Esperanto estas ne eŭropa lingvo, ĝi pretendas esti internacia anstataŭ la angla kaj Esperantistoj kutime ne subtenas militojn inter la popoloj, do ne necesas subteni iliaj rezultoj.
 
::::: Se diri aparte pri nomoj de stacioj, do necesas noti, ke nomo de stacio preskaŭ ĉiam spegulas geografian objekton, ĉe kiun ĝi situas. La nomoj de urboj, gubernioj, kvartaloj kaj simile estas jam multaj jaroj estas fonetike transskribitaj en la Esperanto vikipedio. Estas ne logike referenci al [[Kvartalo Ŝibuja]] per la stacia nomo "Stacio Shibuya". La nomoj de fervojaj linioj, en sia vico, ofte referencas al nomoj de stacioj. Eĉ se nomo referencas al nenio, sed estas originale verkita, ne necesas konfuzi legantoj, skribante ĝin per alia sistemo, ol tiu uzita por aliaj stacioj.
 
::::: Serĉi, ekzemple, stacion per transskribado de Hepburn/ anglalingva nomo oni ĉiam povas per Guglo aŭ rekte en la angla vikipedio, kie estas translingvaj ligiloj, aparte al la Esperanto paĝo (se ĝi ekzistas). La plej grava afero ne serĉi bezonatan paĝon, sed legi ĝin. Se vi simple aldonos prononcon per malgranda tiparo interkrampe, apenaŭ nejapana Esperantisto memoros sufiĉe daŭre, kiel prononci la nomon. Fremdlingvaj nomoj estas tre malfacile memoreblaj por plimulto de homoj. Memori skriban nomon kaj ĝian prononcon estas duoble malfacile. Se ja oni skribus fonetike, oni ĉiam tuj vidus kiel prononci. Krome la nomo de stacio plej ofte estas uzata ne en artikolo pri tiu stacio, sed en alia artikolo. Ĉu en tiu okazo leganto devas malfermi alian paĝon ĉiam, kiam legas nomon de stacio? En la artikoloj pri fervojaj stacioj kaj linioj preskaŭ 30% de la vortoj estas nomoj de stacioj kaj linioj! Por plejmulto de stacioj, menciitaj en Esperanta vikipedio ne ekzistas artikolo pri tiu stacio, do ĉu oni devas iel diveni la prononcon de si mem?
 
::::: Estas subkomprenita unikeco de transskribado sistemo (eble de Hepburn) kaj neunikeco de fonetikaj versioj. Sed afero estas tute inversa. Vidu, ekzemple [[:en:Nihombashi Station]] kaj [[:en:Higashi-Nihonbashi Station]] — la saman vorton (kun la sama prononco) estas skribita malsame eĉ en la angla vikipedio, kie oni povas ellarbori unuecan version de transskribado de Hepburn. Krome en la vikipedia komunejo, kie la angla titolo estas uzata, tre ofte ĝi diferencas de la titolo de la responda angla vikipedia paĝo. Ekster la angla vikipedio la transskribado eĉ pli varias. La longa "o", ekzemple povas esti "ō", "oo", "oh", "ou" aŭ simple "o" — ĉiuj variantoj estas diversaj versioj de transskribado de Hepburn. Oni povas renkonti ilin ĉe stacioj en Japanio.
 
::::: Inverse, la fonetika transskribado estas la sola solvo por havi nur unu versio de trasskribado, ĉar (almenaŭ en la japana lingvo) estas nur unu metodo por doni la plej similan skribon per Esperantaj literoj. La sono mem donas al ni regulon, kiel fari tion. Oni povas diskuti opinie por diversaj Esperantaj sonoj, sed la naturo mem juĝos per voĉoj de orelhavaj homoj. El 20 variecoj prezentitaj, ekzemple, ĉiuj ili estas malpli similaj ol "Mejĝi-Ĝingumae", kaj tio estas objektiva fakto — Kiu povas korekte prononci Esperante povas kompari ilin kun la japano versio por certiĝi pri tio. En la probremo, kiun version de Hepburn necesas uzi, ja ne povas esti objektiva solvo. --[[Uzanto:NoKo|NoKo]] ([[Uzanto-Diskuto:NoKo|diskuto]]) 09:03, 30 Jun. 2013 (UTC)