Tago de la mortintoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Plia ĉapitro
Linio 6:
== La morto kiel parto de vivo en la meksika kulturo ==
Kiel la meksikanoj traktas la temon de [[morto]], povas ŝajni stranga al anoj de aliaj kulturoj, ekzemple de okcidenta Eŭropo aŭ norda Ameriko, ĉar la temo de morto ne estas tabuo en la meksika kulturo daŭre influata de indianaj tradicioj de antaŭ la hispana konkero. Morto estas konsiderata kiel io, pri kiu ne necesas timi, io kion ĉiam eblas renkonti per ironio. La temo de morto estas parto de la ĉiutaga vivo - vojoj kaj naturaj objektoj kiel ekzemple [[kanjono]]j, manĝaĵoj kaj kulturaj tradicioj kiel kantoj aŭ teatraĵoj aludas al la temo. La senstreĉa kaj humura trakto de la temo de morto aparte videblas en la tempo ĉirkaŭ la Tagoj de los Mortintoj, kiam en stratoj kaj butikoj prezentatas artaĵoj en formo de homaj [[kranio]]j kaj [[skeleto]]j, farataj el gluita paperaĵo, [[gipso]] aŭ [[sukero]], en multaj ĉiutagaj situacioj.
 
Laŭ malnovmeksika fido la mortintoj venas unufoje jare je la fino de la rikolta sezono vizite el la postmorta mondo, kaj festas kun la vivantoj feliĉan kunvenon kun muziko, dancado kaj bona manĝo. En antaŭhispanaj tempoj, la [[actekoj]] eĉ donis al siaj malamikoj lokon kie la spiritoj povus reveni. Sur apartaj bretaroj la kranioj estis vicigitaj kiel ujo por la spiritoj. Pro la penoj la hispanaj [[Misio (Kristanismo)|misiistoj]], kiuj provis malsukcese abolicii la feston, la antaŭkristanaj ritoj fine estis kunfanditaj kun la okazigo de la kristanaj festoj ''Ĉiuj Animoj'' kaj [[Ĉiuj Sanktuloj]]. Paralelaĵoj inter la kristana koncepto de morto kaj la indiĝena fido ebligis ĉi-tiun fandadon. Samkiel la kristanoj, ankaŭ la [[actekoj]] vidis morton ne kiel celo, sed kiel komenco de nova vivo, transiro al alia formo de ekzisto. En mikso kun la kristana fido ekestis unika kultura festivalo, kiu parte ebligas pluvivteni la kutimojn de la antaŭhispana, antaŭkristana Meksiko.
<!--
==Vidu ankaŭ ==
Linio 11 ⟶ 13:
* [[Grim Fandango]]
-->
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://www.dia-muertos.com "Kiel en Meksiko celebriĝas la Tago de la Mortintoj" en retejo ''dia-muertos.com'' ] {{es}}