Bekfluto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 447:
=== Reviviĝo moderna ===
 
La bekfluto reviviĝis ĉirkaŭ la komenco de la [[20-a jarcento]], danke al la strebado al pli historie fidela prezentado de frua muziko (granda kategorio muzika, kiu inkluzivas [[Mezepoka muziko|mezepokan]], [[Renesanca muziko|renesancan]] kaj [[Baroka muziko|barokan muzikojn]]). Sed ĝi preskaŭ eksklusiveekskluzive uziĝis por ĉi tiu celo kaj ĝin oni taksis kiel muzikilo principe historia. La sukceso eventuala de la bekfluto en la epoko moderna ofte atribuiĝis al [[Arnold Dolmetsch]] en Britio kaj diversaj kleruloj/ludistoj germanaj. Sed Dolmetsch neniel estis sole respondeca pri la reviviĝo bekfluta, malgraŭ tio, ke en Britio li plivastigis intereson preter la rondo de fakuloj frumuzikaj. Sur la kontinento liajn klopodojn antaŭis tiuj de muzikistoj ĉe la [[Bruselo|Brussels Conservatoire]] (kie Dolmetsch trejniĝis), kaj de prezentadoj de la Bogenhausen Künstlerkapelle (Bogenhausen Bando Artista), bazita en Germanio. Dum la periodo de 1890 ĝis 1939 la Bogenhausen-oj ludis muzikon de ĉiuj epokoj, inkluzive aranĝojn de muziko klasika kaj romantika. Ankaŭ la laboro de Willibald Gurlitt, Werner Danckerts kaj Gustav Scheck, en Germanio, procedis sendepende de la Dolmetsch-oj.<ref>Eve E. O'Kelly, ''The Recorder Today (La Bekfluto Hodiaŭe)'', Cambridge University Press, 1990. ISBN 0-521-36681-X. Ĉapitro 1: The Revival (La Reviviĝo)</ref>
 
Inter la virtuozoj influaj, kiuj kontribuis al la reviviĝo bekfluta kiel grava koncertmuzikilo en la pli malfrua parto de la 20-a jarcento estas: [[Frans Brüggen]], [[Hans-Martin Linde]], [[Bernard Kranis]], kaj [[David Munrow]]. Brüggen diskigis la plejmultajn mejloŝtonoj de la repertuaro historia kaj komisiis multajn novajn verkaĵojn por la bekfluto. La duobla disko de Munrow, "The Art of the Recorder (La Arto Bekfluta)", daŭre estas grava [[antologio]] de bekflutmuziko tra la epokoj.