Preĝejo de Sankta Romano (Toledo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Tolède - Clocher de San Roman.JPG|thumb|250px|Mudeĥara turo de la Preĝejo de Sankta Romano.]]
La '''Preĝejo de Sankta Romano''' ([[Toledo]], [[Hispanio]]) estis konstruita en la [[13a jarcento]] de stilo [[Mozaraboj|mozaraba]] [[mudeĥaro]], kaj nune estas hejmo de la '[[Muzeo de la Koncilioj kaj de la Kulturo de Visigotoj]]', kun pentraĵoj romanikaj de la 13a jarcento kaj grava kolekto, kun kaj originaloj kaj kopioj, de visigota [[juvelarto]], kun aliaj arkeologiaj restoj datataj inter la 6a kaj la 8a jarcento.

==Historio==
Ĝi estis konstruita sur la loko kie iam estis [[moskeo]], kaj antaŭe visigota [[baziliko]] kaj eble antaŭe romia konstruaĵo.
 
Estis komencaj aludoj pri la [[paroĥo]] jam en la [[12a jarcento]] kaj la [[preĝejo]] ekfunkciis en [[1221]] fare de la arkiepiskopo [[Rodrigo Jiménez de Rada]]. La tradicio asertas, ke en ĝi kroniĝis reĝo [[Alfonso la 8-a (Kastilio)|Alfonso la 8-a de Kastilio]] la 26an de aŭgusto de [[1166]].
 
==Priskribo==
La preĝejo havas tri [[navo]]jn, separitaj per [[Hufofera arko|hufoferaj arkoj]] kun ''alfiz'' (markoj) kiuj apogiĝas sur [[Pilastro|pilastroj]] kun visigotaj kaj romiaj kolonoj apuditaj kun [[kapitelo]]j reuzataj, de visigota deveno kelkakaze, distinge pro siaj korintiaj folioj.