Danao: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 39 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q190582)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto forigis rulfenestron, vidu en Ŝablono:Rulfenestro; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 11:
Kun diversaj virinoj ([[najadoj]], [[hamadriadoj]], princinoj el [[Elefantino]], [[Memfiso (Egiptio)|Memfiso]] kaj [[Etiopio]] inter aliaj) Danao iĝis patro de kvindek filinoj, konataj kiel la [[Danaidinoj]]. Same okazis al sia frato Egipto, kiu estis patro de kvindek filoj, la [[Egiptidoj]]. <ref name="H">[[Higeno (verkisto)|Higeno]]. ''Fabloj'', 170.</ref>. Tuj post la morto de Belo kaj la komenco de la konflikto, Egipto proponis respektivajn nuptojn inter sia idaro kaj tiu de Danao. Sed tiu lasta malfidis je sia frato, ĉefe post konsulti [[orakolo]]n kiu certigis lian timon, kaj pro tio li konstruis ŝipon kun la helpo de [[Ateno (mitologio)|Ateno]] (Danao estis la unua homo kiu konstruis dupruan ŝipon) kaj forfuĝis, akompanata de sia idaro, el Libio<ref>[[Eustacio]]. Pri Homero, 37.</ref>.
 
Ili unue atingis la insulon [[Rodiso]], kie Danao dediĉis skulptaĵon al Ateno en templo starigita de siaj filinoj. Tri el ili forpasis dume, kaj pro tio la ĉefaj urboj de la insulo ([[Lindo]], [[Jaliso]] kaj [[Kamiro]]) ricevis iliajn nomojn<ref>Apolodoro. ''Mitologia biblioteko'', 2.1.4.</ref>. El Rodiso, la ekspedicio translokiĝis al [[Peloponezo]]. Ili elŝipiĝis proksime de [[Lerno]], kie Danao pledis por sia rajto heredi la tronon de [[Argo]]. La tiama reĝo, [[Pelasgo #Argolanda Pelasgo|Pelasgo]]<ref>Eponimo de la aŭtoktona tribo, ĉi tie prezentitaj kiel antaŭ-helenaj.</ref> aŭ [[Gelanoro]], kompreneble primokis lin, sed la loĝantaro de Argo kunvenis kaj decidis respondi al Danao la sekvan tagon. Tiunokte, lupo venis el la montaro kaj mortigis la ĉefan bovon de la urbo. La argolandanoj konsideris tion aŭguro pri ke Danao atingos la povon perforte se ili ne agnoskus lian rajton reĝi, do ili konvinkis Gelanoron abdiki pace.
 
Tiamaniere, Danao akiris la kronon de siaj antaŭloj kaj iĝis tiel pova, ke de tiam la pelasgoj en la tuta Grekio mem nomiĝis «danaidoj». Li supozis ke la lupo estis aliformita [[Apolono]], kaj dankeme konstruis la templon dediĉitan al ''Lupa Apolono'', en Argo. Li ankaŭ konstruis la citadelon de ĉi tiu urbo, kien la danaidinoj enkondukis la mistera kultado al [[Demetro]], la [[tesmoforioj]], origina el Egiptio<ref>[[Plutarko]]. ''Pri la malico de Herodoto'', 13.</ref>.
Linio 183:
== Danao, filino de Akrisio ==
[[Dosiero:Tizian_012.jpg|300px|thumb|'''''Danao''' ricevas la oran pluvon'', laŭ [[Tiziano]].]]
Laŭ la helena mitologio, '''Danao''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Δανάη'', «soifanta» aŭ «bruligita») estis pranepino de la rolulo antaŭe priskribita, kaj la sola filino de [[Eŭridiko]] (filino de [[Lakedemono]]) aŭ [[Aganipo]], kaj [[Akrisio]], reĝo de [[Argolando]] (okcidente de [[Arkadio]], en [[Peloponezo]]). Laŭ ordono de la antaŭa reĝo, la forpasinta [[Abaso]], Akrisio kaj sia frato [[Proito]] devis regi kune la landon, sinsekve ĉiu jare. Sed post lia komenca jaro, Akrisio rifuzis transdoni la tronon al sia frato, akre malamata de li eĉ antaŭ ilia naskiĝo.
 
Tiu malamo inter la du fratoj iĝis eĉ pli profunda kiam Akrisio malkovris sekretan am-rilaton inter Proito kaj Danao<ref>[[Servio]]. ''Pri la [[Eneido]] de [[Vergilio]]'', 3.286.</ref>. [[Orakolo]] aŭguris ke li neniam havos viran filon, kaj ke nepo lia mortigos lin. Pro tio li unue izoligis Danaon, kaj post ŝia afero kun Proito malliberigis ŝin en alta bronza turo aŭ subtera ĉelo, kvatata de sovaĝaj [[hundo]]j. Tamen, tio ne malebligis la ĉiopovan [[Zeŭso]]n eniri la ĉambron, aliformite en oran pluvon, kaj seksumi la princinon. El tiu am-afero naskiĝis [[Perseo]], unu el la ĉefaj [[heroo]]j en la helena mitologio, kvankam [[Servio]] asertas ke la vera patro de tiu heroo estis lia onklo Proito, tiama reĝo de [[Tirinto]].
Linio 217:
 
== Notoj kaj referencoj ==
{{Referencoj|2}}
<div style="height: 200px; overflow:auto; border: 1px solid gray; padding-right: 12px; background-color: #EEEEEE; ">
{{referencoj|2}}
 
[[Kategorio:Mitaj reĝoj de Argolando]]