La unua dokumenta mencio de CamorinoVouvry datiĝas el la jaro [[1018]] kiel ''Vobreium'' kaj ''Wovregium''. En la jaro 1018 la reĝo Rudolfo la 3-a de Burgonjo koncedis la reĝan teritorion Vouvry al la Abatejo Saint-Maurice, kiu tie instalis subvoktejon. La landa suvereneco apartenis ek de [[1032]] al la [[Sankta Romia Imperio]] kaj poste al la Grafoj de Savojoj. Ĝis [[1536]], kiam Valezo ĝin konkeris ĝi apartenis al la Voktejo Chillon. Ek de 1536 ĝi apartenis al la Voktdistrikto Monthey kaj dividis ties historian sorton.<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D2745.php ''David Rey'': ''Vouvry'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2013-04-18)]</ref>