Rumanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Gregorio (diskuto | kontribuoj)
e →‎Demografio: vikiligiloj
PaulP (diskuto | kontribuoj)
Linio 101:
 
[[Dosiero:Romania WWII ES.png|thumb|left|250px|Rumanio post la Dua Mondmilito.]]
Dum la [[Dua Mondmilito]] la lando aliancis kun la [[Akso]] (Germanio estis la sola lando tiama kiu garantiis al Rumanio la reakiron de ĝiaj perditaj teritorioj), kaj faris [[antisemitismo|kontraŭsemidan]] politikon. Je la komenco akiris militajn triumfojn, en la Orienta Fronto, kunlabore kun la germanoj. Sed de [[1943]] la situacio plimalboniĝis, farante ke la sovetiaj trupoj eniris Rumanion en [[1944]]. Antonescu prezentis planon de defendo al la reĝo Mikaelo la 1-a, sed la respondo de tiu estis enprizonigi lin kaj permesi kian juĝon fare de tribunalo [[Sovetio|sovetia]] (kiu en [[1946]] kondamnis Antonescu je morto). Post lia puĉo, [[Mikaelo la 1-a (Rumanio)|Mikaelo la 1-a]] daŭre okupis la rumanan tronon por mallonga tempodaŭro. Tamen, Rumanio enirus poste ene de la spaco de influo de [[Sovetio]], kaj sekve Mikaelo la 1-a estis devigita abdiki la tronon en [[1947]] kaj forlasi la landon. Post la [[dua mondmilito]], Rumanio reakiris nur la nordon de [[Transilvanio]].
 
En tiu sama jaro estis proklamita la Popola Respubliko de Rumanio kaj [[Constantin Ion Parhon]] ekprenis la povon. En [[1952]], estis sekvita de [[Petru Groza]], kiu regis ĝis [[1958]], kiam lin sekvis [[Gheorghe Gheorghiu-Dej]]. Dum lia registaro, ĝi iniciatis periodon de ia sendependeco koncerne al [[Sovetio]] kaj reaperis iu sento [[naciismo|naciisma]] rumana, sed atente prigardita de la [[Rumana Komunisma Partio]]. Post la registaro de Chivu Stoica, en [[1967]] venis la prezidanteco de la registaro al [[Nicolae Ceaușescu]]. Lia devio al politiko personalisma kaj diktatora, havigis al li en la komenco la amikecon de okcidentaj registaroj por promocii la malfondon de la [[Pakto de Varsovio]] kaj kritiki la sovetiajn intervenojn en [[Ĉeĥoslovakio]]n kaj [[Afganio]]n en [[1968]] kaj [[1979]] respektive. Krome, la vivnivelo en la lando estis akceptebla, kaj estis plena dungiteco. Tamen, Ceaușescu alvenis al izolado de la Okcidento kaj al kopiado el [[Norda Koreio]] de la [[kulto al la personeco]]. Menciindas ke la epoko de la [[socialismo]] en Rumanio estis ankaŭ epoko de la persekutado de la reprezentantoj de la [[Rumana Ortodoksa Eklezio]] (kaj de la aliaj religioj), kaj ajna religia demonstracio estis malpermesita.