Volinio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 36:
Dum la unua duono de la 14-a jarcento la okcidentaj najbaraj regnoj penis konkeri la regionon. En 1323 formortis la rega dinastio de Galicio-Volinio, kaj la nevo de la lasta princo, Boleslavo de [[Mazovio]], iĝis reganto de Galicio-Volinio. Li estis parence ligita kaj al la [[Grandduklando Litovio]] kaj al la Reĝlando [[Pollando]]. Kiam Boleslavo de Mazovio en 1340 pro laŭdira prefero de la katolikaj ŝtatanoj estis per veneno murdita de siaj [[bojaro]]j, ambaŭ regnoj ekmilitis pri la heredaĵo de Galicio-Volinio. Post longa militado, en kiu foje venkis tiu, foje la alia potenco, la plej granda parto de Galicio iĝis parto de Pollando, dum Volinio, [[Podlaĥio]] kaj iuj pliaj teritorioj iĝis parto de la Grandduklando Litovio.
 
=== Masakroj dum la dua mondmilito ===
En 1939, la pakto [[Molotov]]-[[Ribbentrop]] estigis la transdonon de la tuta teritorio de Volinio al [[Sovetunio]]. Dum la translokigoj de la loĝantaro pro la sovetunia-germana repaciĝo, la germana minoritato en Volinio migris al la areoj de Pollando aneksitaj de la [[Tria Regno]]. La plejmulto de la judaj kaj polaj loĝantoj fariĝis viktimo de etna purigado efektivigita de la nazioj kaj sovetunianoj, per pogromoj. Inter 1942 kaj 1944 okazis multaj masakroj de poloj faritaj de la ukraina insurekcia Armeo. Volinio restis parto de Sovetunio ĝis la fino de la Dua Mondmilito.
La masakron de Volinio memorigis interalie [[papo Francisko]] dum sia anĝelusa preĝo de la 14-a de julio 2013.