La kodigo nun metas mapan priskribon "<nowiki>La {{{Esperanta nomo}}} sur la mapo de [[{{{Apartenas}}}]]</nowiki>". En la artikolo pri la islanda urbo [[ArkanesAkranes]] tio estas "La Akranes sur la mapo de Islando" (kiel "La Moskvo sur la mapo de Rusio", "La Berlino sur la mapo de Germanio"...). Kvankam mi komprenas la ideon ke belas havi mapan priskribon "La distrikto X sur mapo de lando XX", kaj tute subtenus uzon de difinita artikolo en tia priskribo, en la kazo de urboj aŭ vilaĝoj la difinita artikolo gramatike maltaŭgas. Pli malgranda ĝeno estas rezigni pri ĝi: la telegramstila priskribo "distrikto X sur mapo de lando XX" ne malĝustas. Tial mi forprenas la artikolon "la" el la ŝablona kodo pri la mapa priskribo. --[[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 19:21, 15 Jul. 2013 (UTC)