Diskuto:Transskribo de la japana lingvo en Esperanton: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korekteto: し=si, しゃ=sja laŭ S-ro Matumoto
Neniu resumo de redakto
Linio 24:
::: Temas pri "ĉiĵi". mi ne scias, kiu mencias ke じ = ''ĝi'' (ekz. "rōmaĝi", "Fuĝisan"). Vi ŝanĝis la paĝon [[Fuĵi-Monto]] al [[Monto Fuĝi]] en lasta decembro: ĉu vi havas ĝian fonton? Se ne, mi nuligos ĝin laŭ la komuna literumo de kelkaj vortaroj ([[PIV]]; "Japana-Esperanta Vortaro" (JEI, 1998); "Esperanto-Japana Vortaro" (JEI, 2006)). Mi iomete skribis pri la transliterumo de ''Yotsugana'' en la sekcio de "Z (Z) kaj Ĵ (J)" en [[Esperantigo de vortoj el japana fonto]]. Pri "aj" en Hokkajdo/Hokajdo, kiu ankaŭ estas jam esperantigita vorto, mi skribis en la sekcio de "Diftongo".
::: Fine, mi ne posedas iun ajn artikolon en la Vikipedio ([[:en:Wikipedia:Ownership of articles|Wikipedia:Ownership of articles]]), do bonvolu mem plibonigi ilin se vi havus fonton por la redakto. Dankon ĉiakaze por via komento, --[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 21:27, 20 Jul. 2013 (UTC)
 
::::Kara Salatonbv. Estas multaj homoj, kiuj skribas "Monto Fuĝi" en interreto: [http://fr.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=14138&p=2], [http://www.ipernity.com/doc/anguletan.de.miti/3858300], [http://tatoeba.org/eng/sentences/show/605136], [http://verbum303.blogspot.jp/2013/06/la-monto-fugi-senrjuo.html], [http://twicsy.com/i/CVpK5c]. Tio okazis pro tio, ke "Fuĝi" estas pli simila al "富士" ol "Fuĵi". Do necesas almenaŭ aldoni tion, ĉar en realo oni uzas la vorton "fuĝi" malgraŭ la vortaroj. Kaj ĝenerale oni ofte uzas "ĝ" anstataŭ "ĵ", kio sekvas el situacio kun la "Monto Fuĝi/Fuĵi". Krome la fonto "[http://www.bonalingvo.org/index.php?title=El_la_japana_al_Esperanto Konsiloj por transskribado el la japana al Esperanto]" proponas skribi "ĝ" almenaŭ por iuj vortoj, sed la ekzemploj en la tabelo ignoras tion. Amike --[[Uzanto:NoKo|NoKo]] ([[Uzanto-Diskuto:NoKo|diskuto]]) 07:50, 21 Jul. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Transskribo de la japana lingvo en Esperanton".