Charles Lemaire: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
PaulP (diskuto | kontribuoj)
+ref -ŝablono "mankas ref"
Linio 1:
 
{{Sen fontoj|dato = novembro 2012}}
{{Informkesto homoj
|Nomo = Charles Lemaire
Linio 11:
}}
 
'''Charles François Alexandre LEMAIRE''' (naskiĝis la {{daton|26|marto|1863}} en [[Cuesmes]], mortis la {{daton|21|januaro|1926}}) estis oficiro kaj esplor-vojaĝisto en [[Meza Afriko]], cetere unua direktoro de la Belga Kolonia Altlernejo. Li estis [[Esperanto]]-pioniro en [[Belgio]].
 
Li verkis la dulingvan libron ''Tra Mez-Afriko - A Travers l'Afrique centrale'', eldonita en 1906 de la belga presisto (kaj Esperanto-aktivulo) [[Antoon Jozef Witteryck]].
 
==Junaĝo==
Charles Lemaire naskiĝis la 26an de januaro 1863 en [[Cuesmes]], tiam mizera vilaĝo de karboministoj en la [[Valonio|valona]] parto de Belgio. Jam frue li perdis siajn gepatrojn kaj devis travivi malfacilajn cirkonstancojn. Lia inteligento tamen altiris la atenton de iu instruisto, kiu zorgis, ke la knabo poste povis transiri al la mezgrada lernejo, kie li atingis tre bonajn studrezultojn. La sola serioza karierebleco por la malriĉa junulo estis la armeo. Li iĝis vicleŭtenanto en [[1883]] post sukcesaj studoj en la Armea Altlernejo. Jam tie montriĝis liaj grandaj interesoj pri matematiko, kartografio, geografio, termezurado kaj meteologio. Lin vokis foraj horizontoj. Kaj unu el la bonaj eblecoj estis disponigi sin por kariero en la [[Kongo]]-ŝtato, kiun la belga reĝo [[Leopoldo la 2-a (Belgio)|Leopoldo la 2-a]] estis establinta en meza Afriko.
 
==Tasko en la Kristal-montaro==
Linio 29:
La jam frua intereso de Lemaire pri lingvoj kaj la konscio ke la lokaj eŭropanoj (inter kiuj la plejpartaj ne estis belgoj) bezonis kompreni la indiĝenajn lingvojn, instigis lin redakti vortaron de la plej ĝeneralaj frazoj. Li povis kolekti tiajn frazojn en ses gravaj indiĝenaj lingvoj (inter kiuj la [[lingala]] kaj la [[Svahila lingvo|svahila]] kaj la franca kaj angla. Post sia reveno al Belgio li eldonis tiun frazaron en formo de kajero, kiu havis grandan sukceson kaj famigis lin. Dum jardekoj ĝi estis reeldonita kaj mirinde servis por ĉiuj novuloj en la Kongo-ŝtato kaj en la posta Belga Kongo.
 
Iun tagon Lemaire intervenis en kverelo. Kuglo trafis lin en la kruron. En la tiama Kongo-ŝtato eŭropaj kuracistoj apenaŭ ekzistis; kaj la sola hospitalo troviĝis en Boma apud la oceano. Suferante pro la vundita kruro, li devis ŝipe atingi Kinŝason kaj de tie, laŭ la vojo de li konstruita, kriple atingi Matadi kaj poste Boma. Tie li estis operaciita kaj devis longan tempon resti en la hospitalo. Per tio finiĝis en la fino de 1894 lia unua restado en Afriko.<ref name="mon980525"/>
 
==Aktiva en la hejmlando==
Linio 41:
En 1897 Lemaire hazarde eksciis pri iu internacia lingvo, rapide lernebla el franca broŝuro de iu de Beaufront. Li trastudis ĝin en unu posttagmezo kaj vespere jam skribis en Esperanto al de Beaufront. La baldaŭan respondon li tute komprenis, kio konvinkis lin pri la valoro de Esperanto. Li komunikis sian entuziasmon al anoj de Cercle Polyglotte ("multlingva rondo"), kies estrarano li estis, kaj en decembro 1897 prelegis al ili pri tiu mirinda Esperanto.
Estante unu el la administrantoj de nova liberala ĵurnalo Brusela, ''Le Petit Bleu'', Lemaire povis konvinki la redakcion publikigi lian prelegon. Ĝi aperis en ok sinsekvaj eroj, de 17 dec. 1897 ĝis 1 jan. 1898, kaj poste ankaŭ kiel libreto: ''L'Espéranto, solution triomphante du probléme de la langue universele'' ("Esperanto, triumfanta solvo de la problemo de la universala lingvo").
Li konvinkis influajn riĉulojn, i.a. Solvav kaj Lambert, finance kontribui por distribui la libreton al universitatoj, bibliotekoj k.a. Poste li atingis ke ''Petit Bleu'' aperigu ĉiusemajne tekston paralele en E-o kaj la franca. Kiam en aprilo [[1898]] li (nun kapitano) kun kvar akompanantoj forvojaĝis al Afriko, li lasis en Belgio ĝermantan Esperanto-movadon.<ref name="hori">{{Citaĵo el la reto |url= http://www.esperanto.be/fel/nl/100jaar.php|titolo= Esperantobeweging 100 jaar in ons land|alirdato= 2013-07-25|formato= |verko= |lingvo={{Ref-nl}} }}</ref>
 
==Afrika ekspedicio: rezultoj==
Linio 53:
 
==La norda ekspedicio==
Fine de 1902 Lemaire forvojaĝis kun pluraj belgaj funkciuloj al Bahrel-Ghazal. Tie li faris tre interesajn observojn, pri kiuj cetere atestas la bildoj, kiujn li montris dum sia prelego en la [[Universala Kongreso]] de Esperanto en Ĝenevo en 1906: la belaj Azande-virinoj, sed ankaŭ la Azande-princo kies du manoj estis forhakitaj ĉar li estis aŭdacinta tuŝi la edzinojn de sia patro.<ref name="TMA">{{citaĵo el libro |titolo= Tra Mez-Afriko - A Travers l'Afrique centrale|familia nomo= Lemaire|persona nomo= Charles|aŭtoroligilo= |kunaŭtoroj= |jaro= 1906|eldoninto= A. J. Witteryck|loko= [[Bruĝo]] |isbn= |paĝoj= 86|lingvo= {{Ref-fr}} {{Ref-eo}} }}</ref>
 
Post pli ol trijara restado en tiu regiono, speciale en la [[enklavo de Lado]], en la komenco de 1906 la ekspedicio revenis en Belgion, veturinte sur [[Nilo]] tra [[Sudano]] kaj [[Egipto]]. Denove estis la tempo por raportoj, prelegoj kaj Esperanto-aktivado.
 
El tiu tempo devenas lia, por tiu periodo skua frazo: "... negroj estas homoj posedantaj plene la proprecojn de la homaro, sekve ĝiajn rajtojn, ĝiajn devojn." Kaj alia "Mia vojaxgo firmigis por ĉiam mian konvinkon, laŭ kiu oni devas agi kun la nigrulo ne kiel oni agas kun besto sed kun homo."<ref name="TMA"/>
 
==La neokazinta ekspedicio==
Sed jam vokis lin nova ekspedicio, kiu forvojaĝus en januaro 1907: denove al tiu kontestata parto de la lando (speciale al Lado-enklavo) por garantii tie la supozitajn rajtojn de Leopoldo 2a, kiu deziris ke la Kongo-ŝtato (baldaŭ cedota de li al la Belga ŝtato) havu pasejon al Nilo. Tamen intertempe la diplomatio serĉis aliajn vojojn, kiuj kondukis al interparolado en [[Londono]] inter reprezentantoj de la Kongo-ŝtato, de [[Francio]] kaj de [[Britio]]. La monda opinio tiam estis forte kontraŭ-Leopolda. La bildoj (ne nur tiuj de Lemaire) de la forhakitaj manoj, la asertoj pri kruelaĵoj fare de la funkciuloj, la Casement-raporto pri la neglektoj levi la vivkondiĉojn de la indiĝenaj popoloj en tiu privata ŝtato de la belga reĝo, skandallibroj aperintaj en [[Usono]], k.a., kvazaŭ komplete malebligis konsenton pri tiu [[avido]] de Leopoldo 2a al atingo de Nilo. Iu diplomatia solvo evitis kompletan rifuzon, sed la rezulto estis kvazaŭ nula por la belga reĝo. Kiam Leopoldo 2a eksciis pri sia malvenko, li ekhavis unu el tiuj [[paranojo|paranojaj]] koleroj, kiuj karakterizis lian altan aĝon. Li maldungis aŭ malgradigis siajn reprezentantojn, kaj li deziris discipline puni ĉiujn kiuj iamaniere estis kaŭzintaj la malvenkon. Neeviteble Lemaire estis unu inter ili. La ekspedicio estis nuligita du tagojn antaŭ la planita forvojaĝo. Krome aperis neatendite iu ĝis tiam nekonata raporto, en kiu Lemaire estis akuzita pri malrespekto de la armeaj reguloj. En tiuj cirkonstancoj la nur 44-jara Lemaire petis sian pensiiĝon, turnis sian dorson al la intrigoj de la reĝo kaj retiriĝis en farmbieno en la regiono de Spa. La pensia stato nun ebligis al li disponi pri abundo da libera tempo por studi, verki librojn, okupi sin pri lingvoj, k.a. En la komenco li ankoraŭ skribis multajn gazetartikolojn pri Kongo; poste ne plu. Influite de kelkaj francaj Esperanto-aktivuloj li lasis sin konvinki pri kontribui al transformado de la lingvo al alia formo, io kio en la fino de 1907 kondukis al la Ido-skismo, en kiun li ankaŭ englutiĝis. Poste li volis propagandi tiun transformitan lingvon, preferante nomi ĝin Ilo, sed baldaŭ konstatis ke tiu transformiĝo-movado kondukis en sakstraton. La rezulto estis ke li komplete izoliĝis de ĉiu ajn movado por internacia lingvo.<ref name="mon980525"/>
 
== [[Rehabilitiĝo]] ==
Linio 66:
 
== Esperanto kaj postvivo ==
Lia dekjara (kvankam multe interrompita) propagando por la ideo de internacia lingvo ankaŭ estis pionira, speciale en Belgio, sed ĝi finiĝis en direkto de la Ido-skismo kaj en kompleta seniluziiĝo.<ref>{{Citaĵo el la reto |url= http://io.wikipedia.org/wiki/Charles_Lemaire|titolo= Charles Lemaire|alirdato= 2013-07-25|formato= |verko= |lingvo= }}</ref>
 
En 1898 la esploristo [[Adrien de Gerlache]] kun sia ŝipo ''Belgica'' sukcesis kiel unua traveturi kanalon en [[Antarkto]], kaj honore al Lemaire nomis ĝin la [[Lemaire-markolo]].
 
Lia naskiĝvilaĝo Cuesmes honoris lin en 1937 per bareliefo kaj per stratnomo. [[Ludoviko Lazaro Zamenhof|Zamenhof]] nomis lin "la vera patro de Esperanto en Belgio". Okaze de la centjariĝo de Esperanto en Belgio (decembro 1997) lia persono estis memorita en kelkaj gazetoj.<ref name="hori"/>
 
==Verkoj==
Linio 84:
* 1901 Mission scientifique du Ka-Tanga (3 vol.) (E)
* 1906 Tra Mez-Afriko - A Travers l'Afrique centrale
* 1914 Pour le barrage de la HoègneHoëgne (Spa?) (B)
* 1921 Au Congo: pour lutter contre la vie chère par l'utilisation des ressources indigènes (B)<ref>{{Citaĵo el la reto |url= https://sites.google.com/site/rolandrotsaertbrugge/charles-lemaire|titolo= Charles Lemaire|alirdato= 2013-07-25|formato= |verko= |lingvo={{Ref-eo}} }}</ref>
 
==Eksteraj ligiloj==
* {{fr}} [http://www.aequatoria.be/French/CoqLemaireEquateur.html LE JOURNAL DE CHARLES LEMAIRE A L'EQUATEUR 1891-1893 par Daniel VANGROENWEGHE]
* {{eo}} {{fr}} [http://sites.google.com/site/rolandrotsaertbrugge/charles-lemaire Ciferecigita versio de Tra Mez-Afriko - A Travers l'Afrique centrale]
 
== FontoReferencoj ==
<references/>
{{El Monato2|Lemaire, Charles|Wim de Smet}}
 
{{Jama ADLS}}
 
[[Kategorio:NaskiĝintojBelgaj en 1863|Lemaire, Charlesesperantistoj]]
[[Kategorio:Belgaj esperantistoj|Lemaire, Charlesesploristoj]]
 
[[Kategorio:Belgaj esploristoj|Lemaire]]
[[Kategorio:Mortintoj en {{Vivtempo|1863|1926|Lemaire, Charles]]}}