Mark Fettes: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
e
tajperaro
Neniu resumo de redakto
e (tajperaro)
Fettes naskiĝis en [[Usono]], de anglaj gepatroj. Dekjara, li elmigris kun la familio al Novzelando. En la lasta jaro de la mezlernejo li gajnis stipendion por studi ĉe la Universitato de Kembriĝo en [[Britio]]. Post la unua diplomo (pri natursciencoj) li faris doktoriĝajn studojn pri molekula genetiko ĉe la Universitato de Brita Kolumbio ([[Kanado]]), sed en 1986 decidis forlasi tiun esplorkampon, pri kiu li verkis magistran disertacion (1986).
 
Fettes eklernis Esperanton ĉ. 14-jara pro instigo de sia onklo [[Christopher Fettes]]. Dum siasiaj universitataj studoj li aktivis en la Kembriĝa Esperanto-Grupo kaj en Junularo Esperantista Brita, kaj estis ano de la Loka Kongresa Komitato por la 69a [[UK]] en Vankuvero, 1984. Post forlaso de siaj sciencaj studoj, li eklaboris en la Centra Oficejo de [[UEA]] kiel redaktoro de la revuo ''[[Esperanto (gazeto)|Esperanto]]'', kiun li prizorgis de oktobro 1986 ĝis januaro 1992. En tiu periodo li ankaŭ refondis la Informan Fakon de UEA kaj fariĝis konata kiel preleganto kaj organizanto. En 1990 li verkis eseon pri la temo "unu lingvo por Eŭropo" kiu gajnis premion de la Asocio por Eŭropaj Studoj kaj poste aperis kiel Esperanto-dokumento en pluraj lingvoj.
 
Fettes edziĝis en 1990 al kanadanino Beverly Olds, kaj en 1992 transloĝiĝis kun ŝi al la kanada ĉefurbo Otavo. En la 77a [[UK]] en Vieno li elektiĝis kiel [[estraro de UEA 1992-1995|UEA-estrarano pri informado]] kaj en [[1994]] akceptis la postenon de [[Ĝenerala Sekretario]], post la demisio de [[Ian Jackson]]. Li reelektiĝis kiel [[estraro de UEA 1992-1995|Ĝenerala Sekretario]] en 1995, sed en 1996 transdonis tiun postenon al [[Michela Lipari]], restante estrarano ĝis [[1998]]. Ĉe la 81a [[UK]] en Prago, li lanĉis la [[Manifesto de Prago|Manifeston de Prago]] kaj organizis la unuan [[Nitobe-simpozio|Nitobe-simpozion]], kies aktoj poste aperis en la libro "Al lingva demokratio".
221

redaktoj