Edgar Varese: Malsamoj inter versioj

5 bitokojn forigis ,  antaŭ 7 jaroj
e
e (Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q57247))
En 1928, Varèse revenis al Parizo por aliigi unu de la partoj en ''Amériques'' por integri la antaŭnelonge konstruitan [[Ondes martenot]]. Varèse sekvis ''Amériques'' komponanta ĉirkaŭ [[1930]] sian plej faman ne-elektronikan verkon, titolitan ''[[Ionisation (Varèse)|Ionisation]]'', kiu estis la unua verko reliefiganta sole [[perkuto|perkutaj]]n instrumentojn. Kvankam uzante instrumentojn jam ekzistantajn, ''Ionisation'' komponiĝis por esplori novajn sonojn kaj metodojn krei ilin. En [[1933]], kiam Varèse estis ankoraŭ en Parizo, li skribis al la [[Fondaĵo Guggenheim]] kaj [[Bell-Laboratorioj]] en klopodo ricevi financan subtenon por disvolvi atelieron de [[elektronika muziko]]. Lia sekva komponaĵo, ''Ecuatorial'', efektivigita en [[1934]], enhavis partojn por [[teremino]]j, kaj Varèse, anticipanta la sukcesan ricevon de unu el la sponsoraĵoj, avide revenis al Usono fine efektivigi sian elektronikan muzikon.
 
Varèse verkis sian ''Ecuatorial'' por du fingrotabulaj [[teremino]]j, [[baso (muzika)|basa]] kantisto, [[blovinstrumento]]j kaj perkutaj instrumentoj komence de la [[1930-aj jaroj]]. Ĝia unua prezento okazis je la [[15-a de aprilo]] [[1934]], sub la taktobastono de [[Nicolas Slonimsky]]. Tiam Varèse foriris de [[Novjorko]], kie li vivadis ekde [[1915]], kaj translokiĝis al [[Santa Fe]] ([[Nov-Meksiko]]), [[San-Francisko]] ([[Kalifornio]]) kaj [[Los-Anĝeleso]] ([[Kalifornio]]). En [[1936]] li verkis ''[[Density 21.5]]''. Kiam fine de [[1938]] Varèse revenis al Novjorko, [[LeonLev ThereminTermen]] jam estis reirinta al [[Rusio]]. Ĉi tio detruis Varèse, kiu esperis labori kun ThereminTermen pri perfektigo de lia instrumento. Varèse ankaŭ varbis por [[teremino]]j dum siaj okcidentaj vojaĝoj kaj demonstraciis unu ĉe prelego en la Universitato de Nov-Meksiko en [[Albuquerque]] je la [[12-a de novembro]] [[1936]]. La [[Universitato de Nov-Meksiko]] havas RCA-tereminon, kiu eble estas ĝuste tiu ĉi instrumento.
 
Kiam, en la malfruaj [[1950-aj jaroj]], al Varèse turniĝis eldonisto pri disponebligo de ''Ecuatorial'', oni povis trovi nur tre malmultajn tereminojn (por ech ne paroli pri fingrotabulaj tereminoj). Tial Varèse reverkis kaj rebaptis la muzikaĵon por la instrumento ''[[Ondes martenot]]''.
34 175

redaktoj