Ukraina lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 130:
La ukraina lingvo havas ses [[vokalo]]jn (''a'', ''e'', ''ɪ'', ''i'', ''o'', ''u''; skribataj konforme per ''а'', ''е'', ''и'', ''і'', ''о'', ''у'') kaj unu [[duonvokalo]]n (''j'', skribata per ''й''). La kunmetaĵo de ''j'' antaŭ kelkaj el la vokaloj estas skribata per unu sola litero ("ja" = ''я'', "je" = ''є'', "ji" = ''ї'', kaj "ju" = ''ю''). Por skribi la aliajn kunmetaĵojn, oni devas uzi du literojn: ''йи'' kaj ''йо''. ''Йи'' ekzistas nur en kelkaj dialektoj.
 
La plejparto de la [[konsonanto]]j havas tri eblajn formojn: nepalataligitan, palataligitan kaj longan, ekzemple /l/, /lʲ/ kaj /ll/ aŭ /n/, /nʲ/ kaj /nn/. Ortografie la vokaloj povas palataligi aŭ nepalataligi antaŭan konsonanton; tiam la vokaloj ''я'', ''є'', ''ю'' estas legata sen /j/, ekzemple ''ню'' estas legata /nʲu/, sed ne /nʲju/. En kelkaj pozicioj, ekzemple ĉe la fino de vorto, speciala simbolo (''ь'') estas uzata por indiki palataligitan konsonanton. Oni uzas [[apostrofo]]n por indiki la nepalataligitecon de konsonanto kie normale la sekvanta vokalo palataligus ĝin,; kajekzemple ripetas"з'явитись" laestas literonlegata por/zjavɪtɪsʲ/ (ne /zʲavɪtɪsʲ/ kaj ne /zʲjavɪtɪsʲ/). Por indiki longecon oni ripetas la literon. Ukrainoj emas elparoli mallongajn konsonantojn kaj ne skribi duoblajn literojn en fremdaj vortoj, kiam la literoj estas duoblaj en la fontlingvo; sed en iuj tiaj vortoj tiaj konsonantoj estas longaj kaj estas skribitajskribataj kiel duoblaj literoj.
 
La lingvo ankaŭ havas la [[fonemo]]jn /ʣ/ kaj /ʤ/ (kiel Esperantaj "dz" elparolata unusone kiel "c", kaj "ĝ"), kiuj ne havas siajn proprajn literojn en la alfabeto kaj estas skribataj per du literoj: ''дз'', ''дж''. Tamen, ili estas unuopaj fonemoj.