Historio de kristanismo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim (diskuto | kontribuoj) |
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 113:
Sed Eŭropo tiutempe venas en premon de araba-islama ekspando kaj [[bizanca imperio]] havas sufiĉe da zorgoj kun defendo de la propra teritorio. En Eŭropo naskiĝas novaj ŝtatformacioj, sur teritorio de [[Italio]] precipe [[langobardoj|langobarda imperio]], kaj por teritorio de Romo, en kiu papeco pludaŭris kiel unusola fakte funkcianta malnovepoka instituto, temis pri tempo de grandaj necertecoj kaj bataloj. Nova endanĝerigo de [[langobardoj]] devigis papon [[Stefano la 2-a|Stefanon la 2-a]] ([[741]] - [[752]]), por ke li petu helpon en la franka imperio ĉe [[Pipino]] ([[741]] - [[768]]). La papeco tiel komencis alkliniĝi al la franka imperio, al kies reĝoj ĝi ankaŭ donis certan aŭtoritatecon - kiel al Pipino, kiu estis far de la sendito de papo [[krismo|krismita]] je reĝo, tiel pli poste al [[Karolo la Granda]], kiam la papo je [[Kristnasko]] en la jaro [[800]] kronis lin en Romo je imperiestro. Pipino ankaŭ en la jaro [[754]] aljuĝis al la papoj konkeritajn teritoriojn en meza Italio, kiu fariĝis bazo de [[papaj ŝtatoj|papa ŝtato]], nomata ''patrimonium sancti Petri'', heredaĵo de [[sankta Petro]]; el la sama tempo evidente devenas la t.n. konstantina donaco, [[falsaĵo]] legitimantan sendependecon de la papo je bizanca imperiestro. La [[eklezia ŝtato]] definitive estiĝas en la jaro [[774]]; ĝi ekzistis ĝis la jaro [[1870]].
Ĉefstaturo de la periodo estas [[Karolo la Granda]] ([[768]] - [[814]]), kiu konsideris sin mem kiel administranto de la kristanaro gvidita de Dio kaj el la eventoj surpriziga kronado de Karolo je imperiestro, pro kiu li estis neniel entuziasmiĝinta pro sia intertraktado kun Bizanco. Sed la ideo pri la imperio de Karolo restis inspira por kristana kulturo de la tuta eŭropa mezepoko. Post disfalo de tiu ĉi imperio kaj post
=== Ikonoklasma krizo ===
|