Batalo ĉe Lipany: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 10:
Diviš Bořek el Miletínko apartigis siajn rajdistojn en du partojn. Li kaŝis unu parton en valeto proksime de la veturilremparo de la malamiko kaj la alian li sendis en kriegan atakon. Tiu memkompreneble ne povis havi sukceson kaj neniun surprizis, ke jam post la unuaj pafaroj kaj mortuloj la provokema rajdistaro haltis komencinte retiriĝi, aŭ prefere fuĝi reen.
Kaj ĉimomente [[Prokop
La sperta komandanto ne hezitis. Li bone vidis malesperajn signalojn, per kiuj [[Prokop Holý]], restinta kun la infanterio ĉe la veturiloj, vokis lin por helpi. Sed eĉ al li devis esti klare, ke estas malfrue. Ili ne sukcesos fermi la remparon kaj eĉ ankaŭ simplaj soldatoj sciis bazan regulon, kiu dum tempo de la ekzistado de la husana taktiko neniam trompis ilin: se falos la veturilremparo, la batalo estas perdita. Kaj Jan Čapek el Sány havis devon al siaj viroj. Se li ne povis savi la infanterion, senĉese ĉi tie estis la rajdistaro ĉirkaŭ li kaj la nekonkerita urbo [[Kolín]] proksime. Lia fuĝo el la batalejo alportis al li ĉe la porhusane orientitaj historiistoj la signon de perfidulo kaj malkuraĝulo. Sed plimulto da historiistoj okupiĝantaj ĉefe per armeaferoj ne konsentas kun tio. Lia decidiĝo estis laŭ ili pragmata kaj ĝusta, en certa momento la batala estis jam ĉiuokaze perdita kaj Jan Čapek el Sány faris tion, kio estis lia devo – se li ne plu povis jam venki kaj savi ĉiujn siajn kunbatalantojn, li savis almenaŭ tiujn, kiuj li povis.
|